中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Hu Jintao: firme teni la ĉeftemon de "paca disvolviĝo" en rilatoj inter la du bordoj de Taiwan-markolo

    Posttagmeze de la 4-a de marto Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono de Ĉinio, intervidiĝis kun komitatanoj de la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma Ligo kaj tiuj de la Federacio de Ĉiuj Taiwan-aj Samlandanoj, ĉeestantaj la 1-an Sesion de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li ĉeestis ilian kunsidon kaj aŭskultis iliajn proponojn kaj opiniojn. Li emfazis, ke oni devas firme teni la ĉeftemon de "paca disvolviĝo" en la rilatoj inter la du bordoj de Taiwan-markolo, sincere klopodi por feliĉa vivo de samlandanoj de la du bordoj kaj por paco de la regiono de Taiwan-markolo, defendi la suverenecon de la ŝtato kaj teritorian integrecon de la lando kaj protekti la bazajn interesojn de la ĉina nacio.

 

    Hu Jintao montris, ke la Taiwan-a problemo koncernas unuiĝon de la tuta Ĉinio kaj kernajn interesojn de la ŝtato. Ĉinio sekvos la principon pri "paca unuiĝo kaj unu lando kun du sistemoj" kaj 8 proponojn pri disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj en la nuna tempo kaj pri akcelado de la paca unuiĝo de Ĉinio, firme persistos en la principo de unu Ĉinio, nepre ne forlasos strebadon por la paca unuiĝo kaj neniam ŝanĝos la principon meti la esperon sur la Taiwan-a popolo kaj neniel kompromisos al la secesio de Taiwan.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167