中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Wei Jie: ŝlosilo de reformado estas akceli enlandan konsumon

    "Ĉinio ne povas regresi, sed devas esplori daǔrigon de progreso", jen resumo pri la nuna ekonomia disvolviĝo de Ĉinio farita de Wei Jie, ekonomikisto kaj direktoro de la Ekonomika Esplora Centro de Tsinghua-Universitato.

 

    Li diris, ke li plej atentas, kiel la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) komprenos kaj plenumos la raporton de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj kiel Ĉinio tenas rapidan progreson de reformado vizaĝe al nova defio.

 

    Li diris ankaǔ, ke la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ montras, ke en venontaj jaroj Ĉinio devos ekvilibrigi sian ekonomion en du flankoj, la unua estas enlanda ekonomio kaj la alia – internacia spezado. La ŝlosilo de la ekvilibro kuŝas en tio, ĉu la nuna vico de ekonomia kresko, nome "eksportado, investado, konsumado" povos ŝanĝiĝi en "konsumadon, investadon kaj eksportadon". Tio estas strategia reguligo kaj baza turno.

 

    Tamen la turno bezonas almenaǔ 5 jarojn. Tio signifas, ke en la venontaj 5 jaroj, multaj ĉinaj entreprenoj devos sin turni de malmulte-kosta ekscito de enlanda merkato kaj tia turno bezonas strategian eksciton de enlanda konsumo. La ŝanĝo de la vico ŝajnas simpla, sed fakte ĝi estas kerno kaj defio por la estonta registaro en la ekonomia reformado. Akceli enlandan konsumon devas esti ŝlosilo de reformado.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167