中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Sportistoj estas la plej damaĝitaj de politikigo de Olimpikoj

de ZHANG LIXIN

 

    Yang Lan, membro de ĈPPIK kaj amika ambasadoro por peticii la Pekinajn Olimpikojn en 2008, diris, ke sportistoj estas la plej damaĝitaj de politikigo de Olimpikoj.

 

    Yang ĵus revenis de Barcelono. Ŝi ĉeestis tie la vesperon "Olimpikoj Pekino-Barcelonaj" kaj faris interŝanĝojn kun hispanaj artistoj.

 

    "La Olimpikoj estas por paca kaj amika komunikado de malsamlandaj popoloj," diris Juan Antonio Samaranch, eks-prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), intervjuate de Yang. "La Olimpikoj devas zorgi pri la sportistoj, por ke ili bone ludu kaj plene ĝuu la sportan spiriton."

 

    En 1993 kaj 2001 Yang dufoje partoprenis en la peticio de la Pekinaj Olimpikoj. En la lasta fojo ŝi funkciis kiel parolanto pri la Olimpika kulturo.

 

    La proksimiĝantaj Pekinaj Olimpikoj altiras grandajn atentojn de la mondo, kaj ne malmultaj individuoj kaj grupoj intencis levi sian voĉon kaj influon pere de la Olimpikoj. La politika movado ekster la sportejo preskaŭ deturnis la atenton, kiun oni devas direkti al la sportistoj.

 

    "Oni ne devas trovi tion eksteratendita, ĉar la samo okazis ankaŭ en la pasintaj Olimpikoj," diris Yang. "Pro politiko aŭ regiona konflikto multaj sportistoj ne povis partopreni en Olimpikoj dum la malvarma milito en la 1980-aj jaroj, kaj senkulpaj sportistoj fariĝis viktimoj."

 

    La Olimpikoj ĉiam rifuzas fariĝi politika batalejo. La Olimpika Ĉarto ellaborita de IOK skribas: "En la Olimpikaj regionoj estas malpermesataj ĉia ajn manifestacio kaj propagandoj politika, religia aŭ rasa."

 

    "La Olimpikoj ne plu ludas la rolon solvi problemojn nekoncernantajn al si, kaj servas ĉefe al la sportistoj. Tio estas la grava principo de IOK," diris Yang.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167