中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Novaj vizaĝoj sur la politika scenejo de Ĉinio (IV)

    Tri reprezentantoj el la kamparanaj laboristoj

 

    Imageblas, ke Zhu Xueqin, Hu Xiaoyan kaj Kang Houming, tri reprezentantoj el la kamparanaj laboristoj el Ŝanhajo, Guangdong kaj Chongqing, fariĝos fokusaj figuroj por vehikloj en la du sesioj, ĉar ili estas la unuaj reprezentantoj de la kamparanaj laboristoj en la historio de TPK.

 

    31-jara Zhu venis de norda Jiangsu-provinco al Ŝanhajo januare de 1995. Dum 13 jaroj ŝi, kun klereco de supera mezlernejo, lernis teknikon, fremdan lingvon kaj administradon. Dank' al sia diligenteco ŝi fariĝis ĝenerala sekretario de la branĉo de la Komunista Junulara Ligo kaj vicprezidanto de la sindikato de iu vesto-kompanio en Ŝanhajo. Ŝi estas honorita kiel tutlanda kaj Ŝanhaja labormodelo kaj avangarda individuo.

 

    La aliaj du havas similan sukceson kiel Zhu Xueqin .

 

    Dum la lastaj jaroj troviĝas en Ĉinio 150 milionoj da kamparanaj laboristoj, kiuj konsistigas gravan parton de la laboristoj en industrio. La reprezentanteco de la kamparanaj laboristoj en TPK spegulas disvolvadon de la socialisma demokratia politiko kun propra trajto de Ĉinio.

 

    Oni atendas, ke ili plene transdonos al la kongreso opiniojn, dezirojn kaj postulojn de kamparanaj laboristoj.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167