中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Novaj rimedoj de la ĉina registaro kontraŭ neĝa katastrofo (I)

    Meteologia buroo plue esploros mezlong-periodan kaj longperiodan veterprognozon

 

    En la komenco de 2008 serioza katastrofo de neĝo kaj frosto atakis sudan Ĉinion. Nun iras rekonstruado en la plagitaj regionoj. Kiel eviti similan katastrofon aŭ moderigi la damaĝon en la estonteco? Kiel iras la rekonstruado? Pri tio ege zorgas popolanoj de la trafitaj regionoj kaj membroj de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Ili deziras, ke la registaro kiel eble plej baldaŭ ellaboru fortajn kontraŭrimedojn.

 

    Zheng Guoguang, estro de la Meteologia Buroo de Ĉinio, diris, ke precizeco estas vivlinio de ĉiuj prognozoj. En 2008 la grava laboro de la Meteologia Buroo de Ĉinio estas altigi precizecon de prognozo, altigi efikon de la servado kaj solvi ŝlosilan problemon per progreso de scienco kaj teknologio. Li diris ankaŭ, ke post la katastrofo oni petos specialistojn pluapaŝe esplori mezlong-periodan kaj longperiodan veterprognozon de 10-30 tagoj.

 

    Jiao Meiyan, estro de la departemento de prognozo kaj redukto de damaĝon de katastrofo sub la Meteologia Buroo de Ĉinio, diris, ke en la kuranta jaro Ĉinio levos la kapablon de sinteza observado de veteraj katastrofoj. Oni konstruos pli da observejoj ĉe ekspresaj aŭtovojoj kaj fervojoj, precipe en foraj montregionoj, altigos precizecon de veterprognozo, altigos prognozan kapablon pri observado de ekstreme katastrofaj veteroj kvankam malofte okazantaj, altigos analizan kapablon pri influo de katastrofa vetero kaj liveros pli efikan meteologian produktaĵon por koncernaj decidofaraj departementoj.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167