中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Novaj vizaĝoj sur la politika scenejo de Ĉinio (III)

    Pli da virinaj reprezentantoj

 

    En la nomlisto de la reprezentantoj de la 11-a TPK troviĝas 637 virinoj, kiuj konsistigas 21.33% de la totala nombro de la reprezentantoj, kaj la proporcio leviĝis je 1.09% kompare kun tiu de la lasta TPK.

 

    La Leĝo de Elektado de Ĉinio difinas, ke nepre estu taŭga kvanto da virinoj inter la reprezentantoj de TPK kaj iom post iom altiĝu la proporcio.

 

    En marto 2007 la Kvina Sesio de la 10-a TPK decidis la proporcion de la virinaj reprezentantoj por la 11-a TPK. Tio estas la unua fojo por TPK fari klaran difinon pri proporcio de virinaj reprezentantoj.

 

    Altiĝo de la proporcio de virinaj reprezentantoj signifas, ke pli da virinoj eniros en la plej altan organon de la ŝtata potenco. Tio sendube helpas realigi la rajtojn de virinoj en la kampoj de politiko, ekonomio, kulturo kaj administrado de la sociaj aferoj.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167