中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Pli malfermitaj TPK kaj ĈPPIK, pli demokratia epoko de Ĉinio

    Kio estas la novaj fenomenoj de TPK kaj ĈPPIK en la kuranta jaro? Vizitante la retejon de la informejo de la 1-a Sesio de la 11-a TPK, oni povas legi la adreson de ĉiuj kongresanoj kaj la nomliston kun 2987 reprezentantoj publikigitan en la 29-a de februaro. Respondeculo de la informa fako de ĈPPIK diris, ke la konferenco estos pli larĝe malfermita.

 

    El tiuj novaj fenomenoj oni povas vidi, ke Ĉinio estas pli kaj pli malfermita. Per tio, la reprezentantoj kaj popolanoj estas kunligitaj kiel unu tuto, kaj tiaj TPK kaj ĈPPIK pli kunigos kaj elmontros popolan volon, do ties kvalito estos pli bona.

 

    La malfermiteco de TPK kaj ĈPPIK sufiĉe elmontris la konfidon de la ĉina nacio. En la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la konfido de la kongreso kaj reprezentantoj donis profundan impreson al la tuta mondo. En la fermo de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, multaj fremdlandaj vehikloj resumis el sia observado, ke "ili ne havas la motivon ne esti memfidaj, ĉar Ĉinio fariĝis pli kaj pli forta."

 

    La malfermiteco de TPK kaj ĈPPIK estas espero de la ĉina popolo. En la pasinteco, ordinaraj popolanoj povis nur televidi kaj aŭskulti novaĵojn pri TPK kaj ĈPPIK, sed nun, kun pli kaj pli granda malfermiteco, ordinaraj popolanoj povas rekte "ĉeesti" TPK kaj ĈPPIK: ili povas ne nur koni TPK kaj ĈPPIK per skribiloj kaj videoregistriloj de raportistoj, sed ankaŭ "ĉeesti" ilin per interreto kaj kontaktiĝi kun koncernaj respondeculoj per publikigitaj telefonoj. La popolo deziras tiajn TPK kaj ĈPPIK, kaj nur tiel, la kongreso kaj konferenco povas transigi popolan volon kaj lasi la ordinarajn popolanojn havi la senton de mastriĝo.

 

    Oni akiros diversajn fruktojn per zorgo pri TPK kaj ĈPPIK laŭ diversaj flankoj, sed tio estas bazita sur malfermiteco. Nur malfermiteco permesas al la ordinaraj popolanoj "ĉeesti" la kongreson kaj konferencon, akceli la socialisman popolan vivon per interagado kaj praktiki la politikon pri "la popolo estas mastro".


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167