中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Novaj vizaĝoj sur la politika scenejo de Ĉinio (I)

    2987 reprezentantoj elektitaj el 35 unuoj ĉeestos la Unuan Sesion de la 11-a Tutlanda Komitato de TPK okazonta en la 5-a de marto.

 

    La plej brila punkto en la nomlisto de la reprezentantoj estas perfektigo de ĝia strukturo kun pli granda reprezentanteco.

 

    Inter ili estas ne nur maljunuloj kun granda prestiĝo kaj riĉa sperto, sed ankaŭ junuloj, kiuj unuafoje aperas sur la ĉina politika scenejo. Ili venas el malsamaj profesioj, tamen ili havas la saman deziron: en la venontaj kvin jaroj ili plene ludos sian rolon kiel reprezentantoj de TPK kaj bone kontribuos siajn saĝon kaj forton por la socialismo kun la ĉina trajto.

 

    En januaro 2008 la 31 provincnivelaj popolaj kongresoj okazigis elektajn kunvenojn respektive kaj elektis reprezentantojn por la sesio.

 

    Ĉiuj nacimalplimultoj havas siajn proprajn reprezentantojn

 

    411 nacimalplimultaj reprezentantoj konsistigas 13.76 % de la totala nombro de la reprezentantoj. Rimarkindas, ke ĉiuj nacimalplimultoj havas siajn proprajn reprezentantojn, kaj tiu kun malmultaj membroj havas almenaŭ unu, ekzemple Loba-nacio ĉe suda Himalajo de Tibeto, kun malpli ol tri mil membroj, havas unu reprezentanton.

 

    Krome troviĝas 35 reprezentantoj el la ĉinoj revenintaj el eksterlando, 36 el Hongkong, 12 el Makao kaj 13 el Taiwan-devenaj ĉinoj.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167