中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Fremdlanda vehiklo atentas problemojn alfrontatajn de Ĉinio dum disvolviĝo

    Krom la aranĝo de la personaro de la nova registaro kaj reforma plano de registaraj institucioj, fremdlandaj raportistoj multe atentas, kiel la nova registaro solvos la efektivajn problemojn ekzistantajn en la nuna Ĉinio.

 

    Kun rapida kresko de la ĉina ekonomio, senĉese altiĝas la internacia pozicio de Ĉinio. La grava rolo kaj influo de Ĉinio faris ĉinajn problemojn atentataj de fremdlandaj raportistoj. La problemoj inkluzivas la estontan politikon de la ĉina ekonomio, mediprotektadon, produktaĵan kvaliton, manĝaĵan sekurecon, reformadon de politika sistemo, popolan vivon, socian disvolviĝon kaj ĉinan diplomation.

 

    Laŭ la plej nova oficiala statistiko, la konsuma preza indico de la ĉeftero de Ĉinio en januaro 2008 altiĝis je 7.1% kompare kun tiu de la sama periodo de la lasta jaro, kaj kreis la novan rekordon en la pasintaj 11 jaroj. Ĉinio alfrontas senprecedencan premon de inflacio.

 

    Sato Fumitaka, raportisto de Japana Disaŭdiga Korporacio en Ĉinio, diris ke li tre atentas politikon por stabiligi prezon de komercaĵoj publikigitan de la registaro dum la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Komitato. Krome estas neneglektebla la influo de la neĝa katastrofo al la ĉina ekonomio.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167