中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Limigo de tro rapida kresko de la ĉina ekonomio dependas de ĉiuflanka reformado

    Kiel membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) dum 15 jaroj, ekonomikisto Wu Jinglian, kiu ĵus senigis sin je la komitataneco, ankoraŭ multe zorgas pri TPK (la Tutlanda Popola Kongreso) kaj ĈPPIK, kaj esperas aŭdi malsamajn dirojn en la nova ĈPPIK.

 

    Pri la nuna situacio de la ekonomia reformado de Ĉinio, Wu Jinglian diris: "La kresko de la monda ekonomio malrapidiĝas, kaj la longtempa prospero ne plu ekzistos. Mi estas maltrankvila pro tio, ke la ĉina ekonomia sistemo kun multaj internaj difektoj ne povos elteni eĉ malgrandan skuiĝon de la ekstera ekonomio, se ĝi ne perfektigos sin."

 

    Jam de la fino de 2003, kelkaj ekonomikistoj inkluzive de Wu Jinglian trovis, ke troa investa varmeco instigata de la registaro ekzistas en la ĉina ekonomio pro la kreska maniero dependanta de investa kresko. Kiam ilia antaŭdiro fariĝis fakto, Wu Jinglian refoje emfazis, ke limigo de la tro rapida kresko de la ĉina ekonomio dependas de ĉiuflanka reformado, precipe la reformado de administrada maniero kaj ŝanĝiĝo de la registara funkcio.

 

    Pri la lastatempa kontrolo super la prezoj de kelkaj komercaĵoj farita de la registaro, Wu opinias, ke la ĝenerala kresko de la prezoj de komercaĵoj estas kaŭzita de troa emisio de monbiletoj, tial, "la registaro devas limigi la emision, se ĝi volas teni la stabilecon de ĝenerala nivelo de la prezoj de komercaĵoj". Li opinias, ke la prezoj de komercaĵoj ne povas esti limigeblaj per registara trudado, kaj se oni superregos la prezojn de komercaĵoj, la merkato malfacile ludos sian rolon, kaj la perfektiĝo de ekonomia strukturo fariĝos malfacila; kaj sekve tio malfaciligos radikalan solvon de multaj problemoj de la ĉina ekonomio en la nuna periodo.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167