|
de ZHANG JING
La 2-an de marto, en gazetara konferenco de la 1-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), proparolanto Wu Jianmin diris, ke la problemo de unuiĝo de Ĉinio ĉiam estas zorgata de la komitatanoj, en marto estos elektado en Taiwan, kaj tio estas multe atentata. Li esperas, ke tiu elektado favoros al disvolviĝo de ekonomio de Taiwan, al plibonigo de la popola vivo de Taiwan, kaj al paca disvolviĝo de la du bordoj de Taiwan-markolo. Nun la plej granda minaco al la interrilatoj de la du bordoj estas secesia aktivado de Taiwan, kaj li esperas, ke tiu aktivado estos bremsita.
La komitatanoj ĉiam zorgas la situacion de Taiwan, kaj la problemo de Taiwan estos diskutata dum tiu ĉi konferenco. |