| Pliiĝis reprezentantoj el laboristoj kaj kamparanoj
En la reprezentantoj de TPK dum la lastaj popolaj kongresoj reduktiĝis la pocentoj de tiuj el laboristoj kaj kamparanoj. Tion alte atentis la Centra Komitato de KPĈ kaj la konstanta komitato de la 10-a TPK. La Kvina Sesio de la 10-a TPK decidis, ke la 11-a TPK pliigu siajn reprezentantojn el laboristoj kaj kamparanoj.
En la nomlisto oni trovis, ke multe reduktiĝis reprezentantoj el kadroj de provinc-nivelaj departementoj, dume multiĝis tiuj el laboristoj kaj kamparanoj. Kompare kun la lasta sesio, la nombro de laboristo-reprezentantoj duobliĝis kaj tiu de la nombro de kamparano-reprezentantoj grandiĝis je 70%.
Fakuloj diris, ke la plej alta organo de la ŝtata potenco estas kolektivo de la popola volo kaj scenejo por esprimo de voloj de ĉiuj flankoj. Tie devas kolektiĝi reprezentantoj el fakuloj kun riĉa politika sperto, erudiciuloj kaj baznivelaj reprezentantoj, kiuj kuraĝas malkaŝe sin esprimi. Iasence la lastaj povas pli bone transporti popolajn opiniojn al la plej alta organo de la ŝtata potenco.
|