中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Pliboniĝo de la vivo venas de reformado kaj pordomalfermo
de YAN WU

    52-jara Lin Ruoxuan rememoras sian laboran debuton 30 jarojn antaŭe kvazaŭ hieraŭ.

 

    En 1978 ŝi eklaboris en fabriko de Pekino kaj akiris salajron de 22 juanoj monate. Ŝi gajnis malmulte sed ŝia poŝo plenis je multaj kuponoj por greno, kotona ŝtofo kaj aliaj, ĉar tiam oni aĉetis ilin kontraŭ ne nur mono, sed ankaŭ kuponoj.

 

    Hodiaŭ la monata salajro de Lin atingis kvar mil juanojn kaj la aĵoj en ŝia poŝo ŝanĝiĝis. Kreditkartoj anstataŭis kuponojn. Ŝi scias, ke la ŝanĝiĝoj komenciĝis je la reformado en la kamparo antaŭ 30 jaroj.

 

    Decembre de 1978 en la vilaĝo Xiaogang de Fengyang-gubernio, Anhui-provinco en orienta Ĉinio, 18 kamparanoj, por sin liberigi al malriĉeco, sin riskis multe kaj sekrete subskribis la kontrakton, ke ili entreprenos je la familia nomo agron de la kolektivo. Ili ne atendis, ke de tio preludiĝis profunda reformado en la ĉina historio.

 

    Kiam tiuj kamparanoj faris fingran sigelon, okazis en Pekino la Tria Plena Sesio de la 11-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. De tiam Ĉinio iris sur la socialisman vojon reformadan kaj pordomalferman kun sia propra karaktero. La reformado atingis ĉiujn angulojn de Ĉinio kaj grandskale ŝanĝas la landon.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167