中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Okazis prepara kunveno por la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

    La 2-an de marto okazis la prepara kunveno por la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). En la kunveno oni ekzamenis kaj aprobis la nomliston de prezidantaro por la sesio, tiun de prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la prezidantaro, tagordon de la sesio kaj nomliston de la komitatanoj por ekzameno de proponoj de la sesio.

    Post tio la prezidantaro okazigis la unuan kunvenon, ekzamenis kaj pasigis la nomliston de la konstanta prezidanto de la sesio.

    Posttagmeze de la 3-a de marto okazos en la Popola Halo de Pekino la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167