Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Antikva urbo Lijiang de Ĉinio honorita de Unesko pro zorga konservado
2007-10-10

    La 8-an de oktobro oficisto Richard Engelhart de Unesko deklaris en Lijiang, antikva urbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, ke Lijiang gajnis la "Premion de Merito de Unesko en Azi-Pacifika Regiono en 2007" pro ĝia restituo de antikvaj konstruaĵoj.

    La premio estis donita en la Konferenco de Azi-Pacifika Regiono de Unesko okazinta en Bankoko en aŭgusto de la kuranta jaro. En la konferenco specialistoj unuvoĉe opiniis, ke oni restituis tradiciajn konstruaĵojn de la antikva urbo Lijiang laŭ ĝia origina aspekto, tio elmontris ke monhelpo de la registaro estas efika kaj praktika protekta rimedo kun lokaj karakterizoj.

    En la antikva urbo Lijiang, metita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj de Unesko, oni restituis 299 domojn kaj 236 tradiciajn kortojn ekde 2003.

    Samtempe tiun premion gajnis ankaŭ Aŭstralio, Hongkong kaj Pakistano.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio