Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Karsto en Wulong-gubernio de Chongqing
2007-09-11

    Wulong-gubernio situas en sudorienta parto de Sichuan-baseno en sudokcidenta Ĉinio. Pro influo de dislokiĝo de karbonata roko, grejso kaj skisto kun diferencaj ecoj, tie formiĝis specialaj naturaj pejzaĝoj: Furong-kaverno, la plej granda grupo de naturaj pontoj en Azio kaj karsta kavo en Houping.

 

    Furong-kaverno maturiĝinta en karbonata roko de kambrio (antaŭ 540 - 490 milionoj da jaroj) kaj ordovicio (antaŭ 500 - 400 milionoj da jaroj) konsistas el vertikala kaverno kaj horizontala kaverno. Furong-kaverno estas tre granda, en kiu ekzistas riĉaj sedimentaĵoj. La diversaj specoj de koroda kaverno, la grandioza maso de falaĵoj, la multegaj stalaktitoj kaj basenoj rekordis en sia historio kaj registris la evoluadon.

 

 

    La ĉeno da naturaj pontoj kun grandega dimensio disŝutiĝis en riverparto 10 kilometrojn longa en karbonata roko de triaso (antaŭ 250 - 208 milionoj da jaroj). Ĝi konsistas el naturaj pontoj, naturaj kavoj, kavernoj kaj karstaj fontoj. La profundeco de la ravinoj estas 200 - 400 metroj kaj tie ekzistas tri karstaj pontoj sur sama ravino.

 

    La korodita kavo en Houping maturiĝis en kalka roko de ordovicio kaj konsistas el surtera rivereto, vertikala profunda truo, natura kavo, subtera rivero kaj fonto. Ĝi estas kompleta sistemo kun diversaj disvolvaj etapoj kaj transformiĝo de nekarsta regiono al la karsta. La plej tipa natura kavo estas kavo en Qingkou, kun kompleta formo: ĝia faŭko estas ovala, la plej granda kaj malgranda profundeco estas 295.3 kaj 195.3 metroj. Rigardante en la kavon de la faŭko, oni povas vidi nur ĝian apikan rokmuron.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio