Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio estas karsto?
2007-08-27

    Karsto estas regiono kun malglategaj tersurfacoj kaj subteraj kavernoj, kiuj formiĝas pro disvolvo de kalkŝtonoj fare de akvoj riĉaj je karbona dioksido.

    La nomo karsto devenas de altebenaĵo Karst en Slovenio kaj (eksa nordokcidenta Jugoslavio). Meze de la 19-a jarcento, oni prenis karston kiel ĝeneralan nomon de serioj da funkcioj kaj fenomenoj de karsto. Nun karsto estas internacia ĝenerala termino. Antaŭ 2400 jaroj ĉinoj rimarkis kaj priskribis la karstan fenomenon. Antaŭ ĉ. 300 jaroj Xu Xiake, ĉina fama vojaĝisto en Ming-dinastio speciale esploris kaj notis karstajn terformojn kaj speleon.

    Karakterizaĵoj de karsto montriĝas ne nur sur la tero, sed ankaŭ pere de subtera kaverno. La surfacaj formoj ĉefe estas pinta arbaro, sola pinto, nekompleta monteto, karsta monteto, ŝtona ĝermo, kaj la subteraj estas akvofala kaverno, dolino, sekvalo, poljo, karsta ebenaĵo kaj karsta kanjono.

    Ĉinio havas karstan regionon de ĉ. 900 mil kvadrataj kilometroj, kaj tie ĉiuj specoj de karstaj formoj estas troveblaj. Tiuj lokoj, ekzemple, pitoreska Guili en Guangxi-provinco en suda Ĉinio kaj la Ŝtona Arbaro de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio estas multe vizitataj de turistoj.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio