de Raymundo Souza (Brazilo)
Kiom da personoj paŝas apud ni kaj ne vidas nin.
Same, ni paŝas apud ili,
kaj ni, al ili ne dediĉas almenaŭ rigardeton.
Ĉu vi havas problemojn?
Ankaŭ ili havas la sian.
Kia esti malĝoja,
senti sin sola ĉe la homamaso.
Ne estas nur la maljunuloj
kiuj sentas la doloron de la izoleco.
Ankaŭ la gejunuloj, multfoje,
sentas sin kiel fremduloj en sia propra familio.
La geedzoj ankaŭ sentas la izolecon.
Ĉu pro la indiferenteco de lia kunulo
aŭ pro la foresto de liaj gefiloj,
kiuj serĉas distraĵon aŭ amik(in)ojn,
kaj nur revenas hejmen proksimume je noktomezo
aŭ en frumateno.
Kiam tio okazos al la geedzoj,
tio estas duobla izoleco.
Kaj tio estas la plej granda kaj trista izoleco.
Mi ne estas marmoro!
Mi estas granito!
Mi ne plibeligas templojn aŭ palacojn.
Mi estas pavimo de stratoj,
sur kiu ĉiuj piediras.
Neniu aŭdas mian kanton
nek mian krion
de angoro, malĝojo aŭ ĉagreno
transformitaj en krudajn
aŭ glatajn ŝtonojn.
Kvankam mi restas
meze de la homamaso,
mi estas en plena izoleco.
|