Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝton-arbaro en Yunnan-provinco
2007-08-02

    La karsta ŝton-arbaro je 1500-1900 m. super la marnivelo situas 78 km. fore de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Kun averaĝa jara temperaturo de 16 gradoj, ĝi estas ununura karsta topografia vidindaĵo en altebenaĵo de la subtropika zono, kaj honorata kiel ŝton-arbara muzeo.

 

    Laŭ arkeologoj, tie vastis maro kaj sedimentiĝis dikaj kalkŝtonoj antaŭ 270 milionoj da jaroj. Post tektonika movado, ŝtonegoj elteriĝis. Ĉirkaŭ du milionoj da jaroj antaŭe, la ŝtonaj kreskaĵoj disiĝis pro solviĝo de la kalkŝtonoj kaj formiĝis la hodiaŭa ŝton-arbaro en diversaj formoj pro korodiĝo de vento kaj pluvo jarojn post jaroj.

 

    La Yunnan-a ŝton-arbaro estas geologia parko el groteskaj ŝtonoj, akvofaloj, lagoj, kavernoj kaj aro da montpintoj. Ĝi karakteriziĝas per sia tipo-diverseco, kreska aparteco, komplekso de geologia evoluado kaj aspekta beleco. Aparte rara estas ĝia regiono kovrita alterne de kalkŝtonoj kaj bazaltoj. Ĝi estas ideala loko por studi pri evoluado de regiona geologio kaj karsto.

 

    La ŝton-arbaro estas vidindejo ne nur natura, sed ankaŭ kultura. La branĉo Sa'ni de Ji-nacio vivanta ĉe la ŝton-arbaro kreis riĉajn  tradiciajn kulturojn. Iliaj propraj lingvo kaj ideogramoj, enhavoriĉaj poemoj kaj legendoj, pompaj naciaj vestoj, viglaj kantoj kaj dancoj elspiras spiriton de la antikva tradicia kaj regiona kulturo.

 

    Post esplorado pri la ŝton-arbaro, d-ro Walfgang Eder, direktoro de la fako de la tera scienco de Unesko, diris: "En la ŝton-arbaro bone kunestas la nacia kulturo, geologia ruino, administrado de la vidindejo kaj protektado al la ekologia medio, tio rare videblas en la mondo. Oni devas diskonigi la ŝton-arbaron al la mondo, kiel klasikan muzikon de Germanio."

Ji-nacio

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio