Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Karsto en suda Ĉinio" elektiĝis kiel monda heredaĵo
2007-07-16

de ZHONG XIN

La 27-an de junio, en la 31-a Konferenco de Mondaj Heredaĵoj  "karsto en suda Ĉinio" el karstoj en Shilin, Yunnan-provinco, Libo, Guizhou-provinco kaj Wulong en la municipo Chongqing  elektiĝis kiel monda natura heredaĵo.

"Karsto en suda Ĉinio" konsistanta el karstoj de Shilin en formoj de glavo, kolono kaj turo, de Libo en forsta formo kaj de Wulong en formoj de natura ponto, fendo kaj kavo, estas ununura objekto, kiun la ĉina registaro  petas listigi kiel la mondan naturan heredaĵon en 2007. La karsto, formiĝinta inter 500 mil -- 300 milionoj da jaroj, areas 1460 kvadratajn kilometrojn, interalie la centra regiono -- 480 kvadratajn kilometrojn kaj bufrozono -- 980 kvadratajn kilometrojn.

"Karsto en suda Ĉinio" liveras valoran topografian ateston por esplori modernan regionan hidrologion kaj la formiĝon de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero. Xiong Kangning, estro de la grupo el fakuloj por la peticio de mondaj naturaj heredaĵoj, diris, ke pro altiĝo de la Qinghai-tibeta Altebenaĵo, la karsto evoluanta ĝis nun en suda Ĉinio jam formis strukturan sistemon kaj evoluan vicon de tropika kaj subtropika krestoj. Tio estas rara en la mondo.

Post kiam Ĉinio aliĝis al la Konvencio de Protekto de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en 1985, 34 ĉinaj heredaĵoj estas enskribitaj en la liston de Mondaj Heredaĵoj, inter ili 6 estas naturaj, 23 kulturaj kaj 5 naturaj kaj kulturaj.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio