Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Belfridoj kaj vilaĝoj en Kaiping fariĝis monda kultura heredaĵo
2007-07-16
 

La 28-an de junio 2007 la 31-a Konferenco de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj okazinta en la urbo Christchurch, Nov-Zelando, enmetis per voĉdonado la belfridojn kaj vilaĝojn en Kaiping en la liston de mondaj heredaĵoj. Tio estas la 35-a monda heredaĵo de Ĉinio kaj la unua monda kultura heredaĵo de Guangdong-provinco.

Kaiping estas fama ĉina arkitektura urbo, kie loĝas multaj elmigrintaj ĉinoj. Dum ĝia pompa periodo pli ol 3 mil belfridoj imponis en la loko, kaj nun 1833 belfridoj staras en 15 gubernioj. Ili, konstruitaj de elmigrintaj ĉinoj kaj lokanoj en la lasta jarcento, kunigas la kulturojn de Oriento kaj Okcidento. Ili per sia granda nombreco, arkitektura delikateco kaj stilo-varieteco estas ege raraj en la kamparaj arkitekturoj ĉinaj kaj eĉ mondaj.

Komence oni konstruis belfridojn por defendi kontraŭ banditoj kaj inundoj, ĉar en Ming-dinastio (1368-1644) la loko estis ofte atakita de banditoj kaj inundoj. En moderna tempo la belfridoj fariĝis simbolaj konstruaĵoj. Krom la supre menciitaj funkcioj, ili servas ankaŭ por loĝi kaj esti lernejoj.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio