Kroniko de ĉina E-movado II (1990-1993) |
2007-06-15 |
1990
De la 27-a de februaro ĝis la 1-a de marto okazis en Qingdao la 1-a laborkunveno de ĝeneralaj sekretarioj de la E-asocioj de provincoj kaj pluraj aparte planizadaj urboj por interkonsiliĝi pri la stato de la ĉina E-movado, la preparlaboro de la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, ktp. Maje, inaŭguriĝis la televida E-kurso kune funkciigata de la Centra Televida Stacio, Qingdao-Universitato, la Ĉina E-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio. La 24-an de majo okazis la te-kunveno por festi la 40-jaran jubileon de EPĈ. De la 25-a ĝis la 30-a de majo, la Ĉina Akademio de Sciencoj okazigis en Pekino la 3-an Internacian Akademian Konferencon pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto. La 17-an de junio, fondiĝis la Taiwan-a Esperantista Asocio. Julie, la Ĉina E-delegacio ĉeestis la 75-an UK en Havano, Kubo. Aperis julie la Esperanta literatura gazeto Penseo. Novembre, okazis en Kantono la unua simpozio de la E-instrua Esplora Asocio de Altlernejoj kaj samtempe la dua kunveno de ĝiaj komitatanoj. 1991 Maje, laŭ la regularo pri la popolamasaj organizaĵoj difinita de la ĉina registaro, la Ĉina E-Ligo estis registrita kiel unu el la unuaj registritaj popolamasaj organizaĵoj de Ĉinio. Julie, la Ĉina E-delegacio ĉeestis la 76-an UK en Belgeno, Norvegio. Septembro, okazis simpozio pri la E-instrua programo por la ĉinaj altlernejoj en Qufu, Shandong-provinco. Novembre, fondiĝis la Patrona Komitato de la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto. Decembre, stariĝis la Qinghai-a Esperanto-Asocio. De la 30-a de dec. ĝis la 3-a de jan., 1992, okazis en Tangshan la 2-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kaj la kongresa temo estis “Reformado-Pordomalfermo kaj Esperanto”. 1992 La 25-an de marto, post la koresponda baloto naskiĝis la nova estrano de ĈEL: Prezidanto estis Chen Yuan, vicprezidantoj — Ye Junjian, Zhang Qicheng, Ai Qingchun, Liu Zhen, Tan Xiuzhu kaj Li Yuping, ĝenerala sekretario — Zou Guoxiang. Julie, la Ĉina E-delegacio ĉeestis la 77-an Universalan Kongreson de Esperanto en Vieno, Aǔstrio. De la 17-a ĝis la 22-a de aǔgusto, okazis en Qingdao la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto. La kongresa temo estis “Kunlaboro kaj Progreso de Pacifiko”. Samjare, Esperanto estis listigita kiel unu el la fremdaj lingvoj en la faka ekzameno de Sichuan-provinco, kaj la fak-titola fremdlingva ekzamena komitato de la provinco komisiis la Sichuan-an Esperanto-Asocio difini la ekzamen-objektojn ĉiujare. 1993 Marte fondiĝis en Pekino la Ĉina Junulara E-Asocio kaj la Ĉina Fervojista E-Asocio. Yu Tao estis elektita kiel prezidanto de ĈJEA, kaj Li Sen kiel tiu de ĈFEA. Julie, la Ĉina E-delegacio ĉeestis la 78-an UK en Valencio, Hispanio. Aŭguste, invitite, s-rinoj Tan Xiuzhu kaj Xue Meixian partoprenis la 80-an Japanan Kongreson de Esperanto kaj la 70-an Jubileon de la Propaganda E-Asocio de Oomoto de Japanio. Aŭguste okazis en Chengde la 3-a E-instrua Simpozio de la Ĉina E-instrua Esplora Instituto de Altlernejoj. Aŭguste okazis en Chengde la 2-a laborkunveno de ĝeneralaj sekretarioj de la provincaj E-asocioj.
|