Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fondiĝo de ĈEL
2007-06-15
La 1-an de oktobro 1949 naskiĝis la Ĉina Popola Respubliko, kio tre favoris al la ĉina Esperanto-movado. Antaŭ fondiĝo de la nova Ĉinio multe da ĉinaj esperantistoj partoprenis en la nacisava kaj liberiga batalo kaj novkultura movado. En la batalo ili lernis Esperanton kaj iuj el ili poste fariĝis gravaj ŝtatoficistoj de la nova Ĉinio, tial la popola registaro bone konis kaj subtenis nian lingvon. En Ĉinio estis frue starigita landa Esperanta organizo kaj oni diskonigis la staton de Ĉinio al aliaj landoj per Esperanto. Ja malofte videblis tra la tuta mondo, ke la registaro tiel forte subtenis Esperanton kiel la ĉina.

Aŭguste kaj septembre de 1949 s-ro Hujucz dufoje kunvokis ĉinajn esperantistojn en Pekinon por diskuti pri Esperanta laboro. Aprile de 1950 la kultura kaj eduka komisiono de la Ŝtata Konsilantaro sankciis fondiĝon de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj eldonon de la revuo El Popola Ĉinio (EPĈ). Maje de 1950 EPĈ komencis eldoniĝi kaj distribuiĝi eksterlande. La 11-an de marto 1951 estis starigita en Pekino ĈEL kun Hujucz kiel sia prezidanto. En ĝi laboris profesiaj esperantistoj. La ĉefa respondeculo komence estis Tao Taoran kaj poste Zensto.

En 1953 ĈEL kaj la redakcio de EPĈ estis kunigitaj. S-ano Zensto kun laborantoj de ĈEL eklaboris en la Fremdlingva Eldonejo, kaj nelonge poste, en la redakcio de EPĈ. Tiam la ĉefa laboro de ĈEL estis eldoni la revuon.

En 1956, ĈEL organizis delegacion el Ĵelezo, Chen Yuan kaj Zhang Qicheng por ĉeesti la 41-an UK en Danio. Tio estis la unua fojo, ke la nova Ĉinio sendis sian delegacion al Universala Kongreso de Esperanto.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio