Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kroniko de E-movado 1859-1980
2007-06-15

1859.

12.15. Lazaro Ludoviko Zamenhof naskighis en Bjalistok.

1887.

la "Unua Libro por Rusoj" aperis en Varsovio

7.26. Eliris el la presejo en Varsovio la unua eldonajho pri Esperanto, la "unua libro de Esperanto". Ghia titolo estas "Doktoro Esperanto, Lingvo Internacia", kun antauparolo kaj plena lernolibro.
1888.

la "Dua Libro de l'Lingvo Internacia" aperis
1889.

La unua revuo esperantlingva La Esperantisto aperis en Nurnberg
1889.

"Aldono al la Dua Libro" aperis

En Nurnberg komencas aperi la unua gazeto en Esperanto, "La Esperantisto".
1891.

Esperanto eniris Chinion pere de rusaj komercistoj, kiuj vizitis Harbinon, metropolo en nordorienta Chinio.
1905.

Unua Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer.
1905.

La Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer, Francio
1906.

La Dua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Ghenevo, Svisio
1907.

La Tria Universala Kongreso de Esperanto okazis en Cambridge, Britio
1908.

La Kvara Universala Kongreso de Esperanto okazis en Dresdeno, Germanio Fondigho de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
1912.

Ministro pri Edukado en Chinio Cai Yuanpei dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn en Chinio.
1917.

Mortis L. L. Zamenhof.
1921.

Fondigho de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
1928.

Fondighis la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
1933.

Apero de "Enciklopedio de Esperanto".
1936.

Fondighis Internacia Esperanto-Ligo (IEL).
1938.

Fondighis Tutmonda Junular-Organizo.
1950.

(Ekeldono de la revuo "El Popola Chinio" )
1951.

Fondigho de China Esperanto-Ligo
1954.

Ghenerala Konferenco de Unesko en Montevideo rekonas la rezultojn atingitajn per Esperanto por la proksimigo de la popoloj; Starighis konsultaj rilatoj inter Unesko kaj UEA.
1964.

Ekelsendo de E-progamoj de Radio Pekino (nuna China Radio Internacia)
1973.

Ito Kanzi (Ludovikito) eldonis la unuan volumon de "Iam kompletigota plena verkaro de L.L.Zamenhof"
1980.

ChEL ighis Landa Asocio de UEA.  

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio