Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Huang Nai penadas en mallumo
2007-06-15

de WANG HANPING

S-ro Huang Nai, vicprezidanto de la Federacio de Chinaj kripluloj, faris grandan kontribuon por krei kaj reformi la novan chinan brajlon.

EN PROGRESEMA MOVADO

Huang Nai estas filo de Huang Xing, fama burgh-demokratia revoluciisto, politikisto kaj strategiisto de Chinio. D-ro Sun Jatsen, granda pioniro de la china burgh-demokratia revolucio, kaj Huang Xing kune iniciatis la unuan chinan burghan revolucian partion. Poste Huang Xing helpis d-ron Sun en la Revolucio de 1911, kiu finis la feudan regadon en Chinio. Huang Nai naskighis en 1917 en Shanhajo, malpli ol 3 monatojn post kiam lia patro mortis.

La patriotismo de la patro multe influis lin. Li decidis sekvi ekzemplon de sia patro. Kiam li lernis en elementa lernejo, li estis estro de la lernanta federacio kaj skoltismo de la lernejo. Kiam li lernis en mezlernejo, li legis la eseon de Hujucz "Impresoj en Moskvo" kaj ekkontaktis novajn pensfluojn. En someraj ferioj li memlernis Esperanton, legis la Esperantan revuon "La Mondo" kaj vizitis Esp-kurson en Nankino. Ghuste tiam lia dekstra okulo blindighis pro vundo en piedpilkado.

Instigate de sia frato, Huang Nai veturis al Japanio en 1936 por studi. Tie li konatighis kun progresema japana esperantisto Nakagaki Torajiro. Huang kaj liaj kolegoj lernis de Nakagaki Torajiro Esperanton. Influate de la instruisto, Huang partoprenis en la "Kunsido pri Modernaj Problemoj" kaj "Esperanto-Societo de Chinaj Studentoj en Japanio", fonditaj de progresemaj chinaj studentoj en Japanio. Tiam li konatighis kun Verda Majo (Hasegawa Teru) kaj shia edzo Liu Ren kaj helpis ilin veturi al Chinio.

En 1937 Huang Nai estis arestita pro sia aktivado en la maldekstruma Esp-movado. Helpate de japanaj amikoj, li estis liberigita. Ghuste en tiu jaro la japanaj agresantoj invadis Chinion. Huang Nai kaj multaj aliaj chinaj studentoj senhezite revenis Chinion por partopreni la kontraujapanan nacisavan movadon. En la sekvinta jaro li atingis Yan'an, la revolucian centron de Chinio.

En Yan'an Huang Nai sin okupis pri jhurnalismaj laboroj. Li dedichis grandan parton de siaj postlaboraj horoj al la loka Esp-movado por helpi Zhuang Dong, kiu respondecis pri la Yan'an-a Esp-Asocio, en kompilado de lernolibroj, eldonado de "Yan'an-aj esperantistoj", funkciigo de Esp-kurso kaj Esp-ekspozicio. Huang estis unu el la plej fervoraj aktivuloj en Yan'an.

La materia vivo en Yan'an estis malfacila. Ghi serioze miopigis lian maldekstran okulon, tamen li ankorau pli energie esploris japanajn problemojn.

POR KREI NOVAN ChINAN BRAJLON

En 1949 li blindighis. Ghuste tiam lia edzino forlasis lin. La malghojo multe turmentis lin kaj li perdis memfidon pri la vivo. La shtato pagis por lia kuracado en alia lando. Tamen oni ne sukcesis kuraci lian okulmalsanon.

Li spertas konstantan mallumon kaj pli bone komprenas la valoron de lumo. Li pensis, kiel valora estas brajlo tauga por miloj kaj dekmiloj da chinaj blinduloj koni la eksteran mondon. Sed tiam en Chinio cirkulis du malnovaj brajloj tre malfacile lerneblaj.

Huang Nai iam lernis rusan brajlon. Poste li trovis "Esperanta Ligilo", la organon de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kun brajla Esperanta alfabeto sur la kovrilpagho. Li korespondis kun alilandaj blinduloj-esperantistoj kaj kolektis brajlajn alfabetojn. Li komparis kaj analizis plurajn brajlojn kaj trovis mankojn de la malnovaj chinaj brajloj. Li do komencis renovigon de la china brajla alfabeto.

Huang Nai tute absorbighis en studo de brajlo. Foje li vekighis en nokto, subite eklumigis lin nova arangho de brajlaj punktoj, li do tuj ellitighis, palpe trovis kajeron kaj notis la aranghon sur ghi. Post ripetfoja provado kaj reformado li finfine kreis novan chinan brajlon en 1952. En la sekvinta jaro lia projekto estis aprobita de la Eduka Ministerio de Chinio kaj ekpopularighis tra la tuta lando.

Post tio Huang Nai gvidis grupon da personoj en kompilo de brajlaj lernolibroj, eldonado de la Monata Gazeto por Blinduloj kaj funkciigo de brajla presejo. Dank' al tiuj brajlaj eldonajhoj, okazis diversaj kursoj por blinduloj, en kiuj ili ellernis plektadon, akupunkturon, mokson, masaghon, muzikon k.a. Kun tiuj teknikoj ili farighis memstaraj laborantoj.

La brajlo kreita de Huang Nai aplikighis 40 jarojn. En la aplikado oni trovis ghiajn mankojn. S-ro Huang do sin turnis al nova projekto. Li kaj liaj kolegoj laboris 19 jarojn por la nova projekto. En 1995 la Shtata Lingva Komisiono decidis popularigi ghin. Tiu projekto nun estas aplikata en multaj blindulaj lernejoj kaj brajlaj eldonajhoj.

KUNLABORE KUN SIA EDZINO

La nova brajlo kreita de Huang Nai alportis felichon al la chinaj blinduloj, sed lia vivo estis malfelicha. La trifoja malsukceso en lia amafero faris lin silentema kaj li sentis ghojon nur en la brajla kreado.

La sindonemo de Huang al studo pri brajlo kortushis reghisorinon An Lin, je unu jaro malpli aghan ol Huang, kaj shi enamighis al li. En 1961 ili faris modestan nupton. Post la edzinigho An Lin prenis sur sin dommastrumadon. Tage shi laboris en filmo-studio kaj vespere shi sin okupis pri domlaboroj. Shi traktis la gefilojn de Huang kiel siajn proprajn. Chiuvespere shi vochlegis por Huang kaj helpis lin en kopiado de brajlaj verkoj, pro tio ankau shI ellernis brajlon. Shi faris bonajn proponojn al sia edzo. Poste shi chesigis sian reghisoradon kaj tutanime helpis lin en ties brajla renovigo.

An Lin emeritighis. Chiutage shi vochlegas, faras respondojn, ordigas brajlajn materialojn kaj akceptas vizitantojn por sia edzo kaj promenadas kune kun li en parko. Estas evidente, ke la sukcesoj atingitaj de Huang ne disigeblas ankau de penado de An Lin.

Huang Nai funkciis kiel membro de la Tutlandaj Komitatoj de la 2-7-aj Chinaj Popolaj Politikaj Interkonsilighaj Konferencoj. Nun li estas konsiliano de la Bonstatiga Fonduso de la Chinaj Kripluloj. Li donis grandan atenton al la vivo de la chinaj blinduloj kaj ofte helpas ilin venki malfacilojn. Inter la helpatoj estas blindulo-esperantisto.

Nun Huang Nai arde deziras disvastigi Esperanton inter chinaj blinduloj.


 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio