Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Io Chou, eminenta entomologo kaj batalanto sub verd-stela standardo
2007-06-15

de SUN AIJUN

Menciante Hu Guozhu, niaj legantoj eble memoras lian artikolon kun la titolo"Ni iru la vojon celitan" aperintan en nia revuo, n-ro 8, 1994. Li finis sian artikolon per jena poemo:

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuragheco
ni kion povos, ni faros.
Ni pasho post pasho, post longa laboro
atingos la celon en gloro.

Por atingi la celon li aktivadis en Esperantujo jam 40 jarojn.

EN LEGOChAMBRO

En la pasinta autuno mi konatighis kun s-ro Hu dum la 3-a China Kongreso de Esperanto okazinta en Chongqing. Li, nealta kaj maldika, aspektis iom pala, tamen kun brilantaj okuloj. Du dikaj manuskriptoj de lia Esperanta traduko de la novelaro "Strangajhoj de Liaozhai" verkita de Pu Songling (1640-1715), kiujn li montris en la kongreso, vekis grandan ehhon che la kongresanoj. Sur la kovrilo estas la de li desegnita portreto de la autoro Pu Songling. Li diris, ke en lia legochambro estas ankau 10 samdikaj manuskriptoj.

Kun respekto kaj scivolemo mi vojaghis post la kongreso al Huangshi, Hubei-provinco, por viziti lin en lia hejmo. S-ro Hu kaj lia edzino loghas en brila etaghdomo en malnova stilo. La 2-chambra apartamento estas simple meblita. La ekstera chambro servas kiel salono kaj la interna - dormo- kaj legochambro. En ghi staras du grandaj librobretoj, sur kiuj estas ne nur famaj klasikaj chinaj romanoj, sed ankau mutaj libroj Esperantaj. Sur la tablo apud la lito sidas komputero kaj presilo. S-ro Hu diris al mi: "Mia filo donis al mi tiujn aparatojn. La enspezo de mi kaj mia edzino ne sufichas por acheti ilin. Antaue mi verkis au tradukis manskribe. Nun mi pretas poluri duafoje mian Esperantan tradukon de 'Strangajhoj de Liaozhai' per la komputero." Tion dirinte, s-ro Hu prenis de sur librobreto chiujn 12 manuskriptojn de Esperanta traduko de "Strangajhoj de Liaozhai", kiuj enhavas 496 mirrakontojn.

Lia edzino estas tenera kaj silentema. Post kiam s-ro Hu komencis sin okupi pri esperantigo de "Strangajhoj de Liaozhai" en la 70-aj jaroj, precipe post 1992, kiam li donis sian tutan energion al tiu laboro, shi prizorgis lin en la chiutaga vivo.

TRAVIVAJHO EN ESPERANTUJO

Sidante sur sofo en la salono de s-ro Hu, mi auskultis lin pri lia travivajho en Esperantujo.

"Mi komencis memlerni Esperanton en 1956, kiam mi estis 18-jara, kaj havis la felichon ricevi helpon de multaj chinaj veteranaj esperantistoj. Ekz., s-ano Honfan letere respondis al mi la demandon: 'Kio estas Esperanto?' kaj sendis al mi Esperantan lernolibron. Liaj afableco kaj malegoismo estigis en mi respekton al esperantistoj kaj faris min senshanceligha en E-lernado. Tri monatojn poste, mi povis skribi en Esperanto kaj tri jarojn poste, aperis en EPCh mia Esperanta traduko de chinaj popolrakontoj."

Tion dirinte, s-ro Hu prenis sian foto-albumon kaj daurigis, montrante al mi la foton, sur kiu estis li kaj s-ano Tikos kun blanka barbo: "Li estas esperantisto, kiu plej imponas al mi. En la malfacilaj jaroj 1966-1976, kiam la china E-movado stagnis, mi dronis en korpremateco kaj malespero. Estis s-ano Tikos, kiu skribis al mi kaj kuraghigis min. Dank' al lia helpo, mi laboris super la metriko de Esperanta poezio kaj verkis libron pri ghi."

En lia foto-albumo estis foto de li kaj Wuhan-aj esperantistoj dum la festado de la naskightago de L. L. Zamenhof en la 70-aj jaroj kaj la portreto de Zamenhof en la foto estis desegnita de s-ro Hu. En la albumo iuj fotoj montras, ke li instruas Esperanton sub la verdstela standardo, interparolas kun esperantistoj en somera semajno en Huangshi, partoprenas en la 71-a UK okazinta en Pekino en 1986...

Min ege interesis la foto, sur kiu estis s-roj Hu, Wang Chongfang, Lin Liyuan, Shi Chengtai kaj kvar virinoj, kiujn mi ne konis. S-ro Hu diris kun rideto: "Tiu foto estas rara. En 1988 ni, kvar geedzaj partoj, kolektighis en Pekino kaj fotis nin sur la Granda Muro. Kiom mirakla estas Esperanto! Dank' al ghi, diverslokaj personoj kunvenas sub la verdstela standardo por paco kaj amikeco."

ChE LA MANGhTABLO

Informighinte, ke baldau venos mia naskightago, la edzino de s-ro Hu preparis speciale por mi vermichelojn. Che la manghtablo shi diris: "Niaj infanoj laboras aliloke kaj malofte vizitas nin. Ordinare, nur ni ambau estas hejme. Kaj li tuttage laboras che la skribotablo sen paroli dum longa tempo. Hodiau vi alportis al ni gajecon."

S-ro Hu diris ridetante: "Antaue shi faris chiujn domlaborojn kaj mi uzis preskau chiujn miajn postlaborajn horojn kaj la shparlokitan monon por la Esperanta afero. Kontrau tio shi neniam plendis. Emeritighinte, mi volus akompani shin en televidado kaj sportado, tamen mi neniam povas disighi de Esperanto."

"Ni ambau laboras en kotonteksa fabriko, kies ekonomia efiko nun estas nebona. Post operacio de la stomako li bezonas tonikajhon. Tio postulas de ni monon," sin intermetis s-ino Hu.

"Mono estas problemo chagrena. Ofte okazas, ke mi ne povas partopreni E-aktivadojn en aliaj provincoj pro manko de mono. Dank' al monhelpo de miaj amikoj, mi sukcesis vojaghi al Chongqing por la kongreso. De la lastaj jaroj ni dedichas mian energion al verkado kaj tradukado. Nun mi planas Esperantigi la novelaron 'Anekdotoj de Tang-dinastio' kaj aliajn novelojn de Chinio, el kiuj iuj aperis en 'Penseo' kaj aliaj Esperantaj eldonajhoj. Mi planas ankau kompili du poemarojn kaj skribi 'rememorajhojn sub la titolo Verdaj Spuroj pri neforgesebla amikeco inter chinaj kaj alilandaj esperantistoj."

Kiam mi adiauis la geedzojn, pluvetis. S-ro Hu estis akompananta min al la autostacio. Pashante sur asfaltita strato plena de platanaj folioj, s-ro Hu diris, montrante la lagon che la ekstremo de la strato: "Chiumatene mi ekzercas min per kureto kaj Tajghichjuan-o borde la ghi. Poste, mi eklaboras en serena animstato."


 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio