Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ada - senlaca semanto en Esperantujo
2007-06-15

de WANG LIHUA

Mi konatighis kun s-ino Ada Fighiera-Sikorska (1929-1996), redaktoro de "Heroldo de Esperanto" dum la 80-a UK en Tampereo, Finnlando, somere de 1995.
Loghante kun shi en la sama hotelo, mi renkontis shin chiutage dum la tuta kongresa semajno. Shi estis svelta, emis blue kolorigi siajn palpebrojn kaj uzi malhel-rughigilon kaj rozan ungo-vernison. Koliero el perloj pendis sur shia kolo. Shi marshis rapide kaj ankau parolis rapide, tamen entuziasme kaj bonhumore. "Jen talenta virino!" mi pensis en mi, rigardante shin rapide foriranta malproksimen.
Estas mirinde, ke virino tute sola redaktis kaj eldonis gazeton pli ol 30 jarojn. Tio vekis grandan scivolemon en mi kaj s-ino Wang Yuqin, redaktoro de la China Radio Internacia. Ni kaptis shin dum matenmangho kaj interkonsilighis kun shi pri nia intervjuo.
Tiuvespere shi venis en nian chambron. Gustumante konfitajhojn, kiujn ni kunportis el Pekino, shi libere babilis kun ni. Kvankam shi parolis rapide, tamen shia tono estis milda. Mi kaj s-ino Wang bombardis shin per demandoj. Shi ghoje respondis kaj rakontis al ni sian malfelichan infanecon.
Shi naskighis en Sidlce, Pollando, la 26-an de januaro 1929. Malfeliche, milito eksplodis en 1939. Nur 10-jara, shi ja spertis kruelajhojn de la milito. Shia patro Sikorski, generalo, kune kun miloj da aliaj polaj oficiroj estis murdita de malamikoj. Dume shi, shiaj patrino kaj fratino estis eskortitaj al Siberio. Nur en 1942 shia familio sukcese forlasis Sovetion kaj en novembro 1948 revenis al la patrujo.
Ada studis en universitato de Varsovio. Influate de esperantistoj-studentoj, shi eklernis Esperanton en kurso, kiun gvidis s-ro Julio Baghy, fama Esperanta verkisto kaj poeto.
"Mi estas felicha, ke mi havis tiel bonan E-instruiston. Dank' al li, mi faris grandan progreson kaj sukcesis en ekzamenoj elementa kaj mezgrada. Poste mi alighis al E-organizo," diris Ada kun granda ghojo.
Ni auskultis, magnetizitaj de shia rakonto.
En 1958, antau la jubilea UK en Varsovio, shi jam estis vicprezidanto de la Varsovia E-Asocio. En 1959 shi fondis kune kun aliaj la E-redakcion de la pola radio kaj farighis unu el ghiaj unuaj redaktoroj. Tiutempe shi konatighis kun s-ro Gian Carlo Fighiera, konstanta kongresa sekretario de UEA. Por prepari UK en Varsovio li loghis en la kongresa urbo. En la afero por la komuna idealo ili enamighis unu al la alia.
Post la geedzigho en 1960 en Bruselo ili kune prilaboris la verdan ghardenon Esperantujo. En la vivo ili interparolis nur en Esperanto.
En 1962 Ada transprenis de s-ro Teo Jung, fondinto de "Heroldo de Esperanto", ghian redaktan laboron, kiun shi fidele plenumis 34 jarojn. "Tiam mi iom timis, ke mi ne kapablos fari tiun grandan laboron. Sed mia edzo kuraghigis min, promesante helpi min en la komenco." Tiel komencighis shia nova vivo.
"Mi devas konfesi, ke tio ne estas normala laboro por iu ajn redakcio de nacilingva jhurnalo." Ada diris al ni, ke shi devas mem fari chion. Krom redaktado, enpaghigado kaj fotado, shi prizorgis ankau administradon, korespondadon kun legantoj kaj kunlaborantoj… Por plenumi tiom da taskoj oni devas havi lertecon kaj kapablecon. Tiajn posedis Ada. Kaj poste komputoro multe helpis shin en shia laboro.
"Kial vi ne dungas helpanton?" mi demandis.
"Heroldo funkcias sen profita celo. Do mi ne havas sufiche da mono por la pago," shi respondis kun rideto. "Iam venis al mi volontulo el Koreio. Tamen mi rifuzis lin pro la supre menciita kauzo. Krome, mi ne havas lokon por li. Fakte, mia dormochambro servas al mi ankau kiel kabineto."
"Redaktado de Heroldo estas granda laboro chiutaga. Mi povas diri, ke mi jam adaptis mian vivon privatan al tiu laboro."
Kun tempopaso, shi farighis pli sperta kaj kapabla. Heroldo instruis al shi uzi sian tagon pli bone kaj pli efike. "Ghi donis al mi tiom da ghojo, tiom da plezuro intelekta kaj movada, tiom da instruigho, scioj, konatigho kun la homoj diversaghaj de malsamaj etnoj el diversaj landoj, ke mi fakte sentas min ege felicha, ke mi povas fari tian laboron."
Efektive, Ada sciis ne nur diligente labori, sed ankau bone prizorgi sian propran familian vivon. Okupita de la redaktado, shi faris ankau mastrumadon, flegis sian edzon kaj prenis sur sin la respondecon de achetado kaj preparado de manghajhoj. Shi dormis ne multe. Chiutage shi ellitighis frue. Reveninte de la matena bazaro, shi komencis sian laboron strechan kaj signifoplenan.
Shi shatis marshadi por sin ekzerci. Al shi plachis klasika muziko. Agrablis bela muziko kaj en la chambro kaj en la kuirejo.
Ada estis senlaca semanto en Esperantujo. Shi cheestis multajn internaciajn, naciajn kaj lokajn kongresojn kaj konferencojn. Chie shi prelegis kaj instruis Esperanton. Nemalmultaj el shiaj lernantoj farighis eminentaj esperantistoj. La 80-a UK en Tampereo estis por shi la 35-a. Partopreni UK estis granda ghuo por shi, char dum la kongresa semajno shi povis fari multajn aferojn, renkontighi kun malnovaj amikoj kaj konatighi kun novaj el diversaj kontinentoj. Kaj krome, shi povis iom sufiche dormi.
En 1994 shi farighis Honora Membro de UEA kaj ricevis Fame-premion. Je tio shi diris kun rideto: "Tio estas ekster mia atendo."
"Tion vi meritas!" Naskighis en mi respekto al tiu senlaca kaj elstara esperantistino. Shia vocho estis tiel dolcha kaj agrabla, shia rideto tiel bela kaj sincera.
Kvankam shi forpasis en 1996, tamen shia sindonemo al Esperanto ankorau inspiras al multaj adeptoj de Zamenhof energie labori por la bela idealo de la homaro.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio