Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vortareto por lernantoj (Z)
2007-06-15

    En tiu ĉi vortareto mi enmetis la pli ol 700 radikojn de la unuaj 5 grupoj de vortoj de la "Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Al ili mi aldonas kelkajn el la ceteraj grupoj. Por faciligi la komprenon de la klarigoj, mi klopodas uzi simplan lingvaĵon kaj donas ekzemplojn pri la uzado de la vortoj, ilustras per bildoj, kiam eble. Por faciligi memoradon de la plej ofte uzataj vortoj, mi aldonas al ili ankaŭ versaĵojn simplajn.

 

    La ciferoj 1, 2, 3, 4, 5 ktp antaŭ la artikoloj montras al kiuj grupoj tiuj vortoj apartenas.

 

-- Laŭlum

 

    0 Zamenhof Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1914), okulisto, la kreinto de Esperanto.

  Zamenhof havis bonan koron,
Dumvive faris penlaborojn,
Por disvastigi Esperanton,
Kaj amikigi la popolojn.

 

    4 zorgi 1 Serioze direkti sian atenton kaj aktivecon al ies bono. 2 Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita. 3 Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava: Riĉa ~as pri ĉampano, malriĉa pri pano. 4 Konscience fari, plenumi (taskon ktp): Antaŭ ĉio ~u oficon, plezuro atendos sian vicon.

  Zorgu ankaŭ la aliajn,
Kaj aliaj zorgos vin.
Ne prizorgu nur la viajn,
Kaj feliĉos vi sen fin’.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio