Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vortareto por lernantoj (U)
2007-06-15
    En tiu ĉi vortareto mi enmetis la pli ol 700 radikojn de la unuaj 5 grupoj de vortoj de la "Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Al ili mi aldonas kelkajn el la ceteraj grupoj. Por faciligi la komprenon de la klarigoj, mi klopodas uzi simplan lingvaĵon kaj donas ekzemplojn pri la uzado de la vortoj, ilustras per bildoj, kiam eble. Por faciligi memoradon de la plej ofte uzataj vortoj, mi aldonas al ili ankaŭ versaĵojn simplajn.

 

    La ciferoj 1, 2, 3, 4, 5 ktp antaŭ la artikoloj montras al kiuj grupoj tiuj vortoj apartenas.

 

-- Laŭlum

 

    1 -uj- Suf. signifanta: 1 Vazon por enteni tion, kion esprimas la radiko: sal~o, mon~o. 2 Vegetaĵon kies frukton esprimas la radiko (= -arb-): pir~o, pom~o. 3 Landon loĝatan de la popolo montrata de la radiko: Franc~o, Angl~o, Rus~o.

  Paperon tenas paperujo,
Sukeron tenas sukerujo,
Abelojn havas abelujo,
Riveron havas riverujo.

 

    1 -ul- Suf. signifanta: 1 Personon kun ecoj esprimitaj de la radiko: riĉ~o, saĝ~o, bon~o. 2 Nomon de animala grupo: rampuloj, mam~oj.

  Nebulo estas ja ne bulo,
Regulo ja ne rega ulo,
Postulo ja ne posta ulo,
Kalkulo ja ne kalka ulo.

 

    1 -um- Suf. sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia suf.: plen~i, malvarm~i, kol~o, pland~o.

  Ni cerbumas per la cerbo,
Okulumas per l’ okuloj,
Ni brakumas per la brakoj
Kaj pendumas ni per ŝnuroj.

 

    1 unu 1 Numeralo esprimanta la nombron post 0 en la serio de entjeroj. 2 Senfleksia adj. por montri ke io estas sola en sia speco (= ~nura): Celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran. 3 Nedifina pron. por reprezenti ion: Unu orienten, alia okcidenten. 4 Certa: Tie vivas ~ tigro.

  Unu homo havas kelk najbarojn,
Unu homo havas unu kapon.
Unu kapo havas multajn harojn,
Unu kapo portas unu ĉapon.

 

    3 urbo 1 Vasta domaro, aranĝita laŭ stratoj kun diversaj servoj. 2 Granda homamasiĝo, kiu perdis sian senperan kontakton kun la kamparo. 3 Vasta domaro kun loĝantoj, rigardata kiel administra tuto.

  En urbo vivas riĉaj homoj,
En urbo multas belaj domoj,
Por la urbanoj gravas mono,
Samkiel panoj kaj legomoj.

 

    4 utila Tia, ke ĝia uzo, efiko, rezulto aŭ ago profitigas, helpas.

  Esperanto estas ne nur tre facila,
Ĝi ja estas ankaŭ tre utila.
Se l’ popoloj lernos kaj ĝin uzos,
Nia vivo iĝos pli trankvila.

 

    3 uzi 1 (ilon, rimedon) por atingi celon: ~i manon, tranĉilon, ĉion eblan. 2 Konsumi por sia utilo: ~i salon, tagojn.

  Ni uzas buŝon por parolo,
Ni uzas kapon por memoro,
Ni uzas nazon por spirado,
Ni uzas manon por laboro.

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio