Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rakontoj kiuj meritus esti romanoj
2007-06-15

de ANNA LÖWENSTEIN

Kaj tiam floris la ĉerizarboj. Aira Kankkunen. Göteborg, 1997. 127 p. 21 cm. Rakontetoj pri “sortoŝanĝoj”, pripensigaj. Prezo: 9,00 eǔroj.

Jen kolekto de tre variaj rakontoj, kies komuna trajto estas tio, ke ĉiuj forte enplektas la emociojn de la leganto, ĉu per ĝojigaj, ĉu per maldolĉaj okazaĵoj. Eblas konatiĝi ekzemple kun Lena kiu loĝas en ĉambro plena je artefaritaj floroj kaj tenas neuzatan tomboŝtonon kiel kuirpleton, kun infanoj kiuj fuĝas por eviti la vakcinadon, kun juna vilaĝanino kiu gravediĝas dum milita malĉeesto de la edzo.

La dua parto, Viv-observoj, enhavas pli mallongajn pecetojn, ekzemple priskribon de urso kiu la unuan fojon eliras post la vintra dormado, flaras la printempan aeron kaj manĝas neĝon dum ĝi serĉas pli solidan nutraĵon.

Pro la mallongeco kaj la senriproĉa lingvouzo, ĉi tiuj noveletoj estus aparte taǔgaj por kursoj aǔpor ne tre spertaj legantoj. Kaj por progresintoj? Laǔtiu vidpunkto, ĝuste la mallongeco de la rakontoj estas ilia malforto. Ĉiu rakonto enhavas interesajn kaj originalajn ideojn, ellaboritajn per zorga vortelekto, kiuj tamen disvolviĝas tiel rapide ke oni legas tutajn vivhistoriojn en la spaco de 6-7 paĝoj. Tio evidente ne donas tempon por plene evoluigi la detalojn de la intrigo aǔ la rilatojn inter la rolantoj. Ĉiu el ĉi tiuj rakontoj povus, kaj meritus, esti la bazo por multe pli ampleksa novelo, eĉ por plena romano.

(El Esperanto)

 

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio