Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Antaǔparolo por Vidindejoj en Ĉinio
2007-06-15

de YU TAO

Vidindejoj en Ĉinio. Bildlibro en la ĉina lingvo kaj Esperanto kun 117 koloraj fotoj kaj mallongaj tekstoj.Kompilis Zhan Jun. Elĉinigis Liu Caisheng. Eldonis la eldonejo Nova Stelo, Pekino, 2004. 94 p. 21 cm. ISBN 7-80148-649-8 Prezo: 10 eǔroj.

Ĝuante la antikvajn restaĵojn, pitoreskajn montojn kaj riverojn de Ĉinio, multaj alilandaj turistoj eĉ ne volas hejmen reveni. Iuj el ili venis al Ĉinio foje-refoje kaj ofte surpriziĝis pro novaj eltrovoj. Ja Ĉinio estas lando kun granda turisma trezoro, oni bedaǔras nur, ke ili ne povas viziti ĉiun belan lokon en Ĉinio.

Sude-norde, Ĉinio okupas pli ol 49 gradojn de latitudo, kaj oriente-okcidente – pli ol 60 gradojn de longitudo; la distanco inter la plej norda kaj plej suda lokoj en Ĉinio, kaj tiu inter la plej orienta kaj plej okcidenta, ambaǔ estas pli ol 5000 kilometroj. En la teritorio de 9.6 milionoj da kvadrataj kilometroj, la okcidenta parto estas pli alta ol la orienta. Qomolangma, la plej alta montpinto en la mondo, situas en okcidenta Ĉinio. Oriente de Ĉinio estas Pacifiko. Vintre, en norda Ĉinio ĉie estas neĝo, kaj la plej suda parto de Ĉinio estas ĉiam verda. Antikva ĉino diris: “La virtulo trovas plezuron en montoj. La saĝulo trovas plezuron el riveroj.” La ĉinaj montoj kaj riveroj estas specialaj. Mi deziras, ke niaj alilandaj amikoj estu virtuloj kaj saĝuloj, kiuj amas montojn kaj riverojn.

Kun civilizacia historio de pli ol 5000 jaroj kaj 56 nacioj, Ĉinio havas sennombrajn historiajn restaĵojn kaj abundajn morojn, kiaj majestaj palacoj, grandiozaj temploj, diversaj loĝdomoj kaj originalaj ĝardenoj. La Granda Muro, la Imperiestra Palaco, la Maǔzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio k.a. estas mondfamaj.

En tiu ĉi broŝuro vi legos informojn pri antikva urbo Lijiang en Yunnan, Potala-palaco en Lhasa de Tibeto, Mogao-ŝtonkavernaro en Dunhuang, antikva irigacia konstruaĵo Dujiangyan starigita antaǔ pli ol 2000 jaroj kaj Huangshan-monto, kiuj estis metitaj en la Liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj de Unesko. Estas prezentitaj ankaǔ aliaj vidindejoj, kiaj la okcidenta fino de la Granda Muro – Jiayu-pasejo, la antikva urbeto Mudu...

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio