Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Antaǔparolo por Ĉinio 2004
2007-06-15
Ĉinio 2004. Ĉefredaktintoj: Xiao Xiaoming kaj Li Zhenguo. Tradukintoj: Liu Caisheng kaj aliaj dek esperantistoj. Kompilis la Fremdlingva Eldonejo, Pekino. Eldonis la eldonejo Nova Stelo, 2004. 212 p. ISBN 7-80148-626-9 21 cm. 21 ĉapitroj helpas koni Ĉinion en 21 flankoj. Prezo: 16 eǔroj.

Parolante pri Ĉinio oni nature mencias ĝian 5000-jaran civilizacion, la Grandan Muron, la Imperiestran Palacon, la terakotajn militistojn kaj ĉevalojn ĉe la maǔzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-207 a.K.) kaj aliajn brilajn historiajn restaĵojn. Sed pro ĝiaj mirindaj ŝanĝiĝoj de post la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, oni ekatentas ĝiajn nunan situacion, progreson kaj estontecon.

De 1992 la eldonejo Nova Stelo eldonas ĉiujare la libron “Ĉinio”, similan al jarlibro, kiu koncize konigas la nunan situacion kaj disvolvajn tendencojn politikan, ekonomian, kulturan kaj aliflankajn de la lando. “Ĉinio 2004”, la plej nova eldono de tiu libroserio, notas ĝiajn sociajn ŝanĝiĝojn, rilatojn kun aliaj landoj, ekonomian progreson, medi-protektadon, scienc-teknologian kaj edukan evoluon, kulturan interŝanĝon kaj ĝisdatajn informojn.

La libro servas kiel fenestro por enrigardi Ĉinion. Ĝi liveras ne nur ĝeneralajn kaj novajn informojn pri Ĉinio, sed ankaǔ koncernajn retajn informojn, celante helpi la legantojn pli bone koni Ĉinion.

Ni esperas, ke la legantoj ŝatos tiun ĉi libron kaj montros al ni siajn opiniojn pri ĝi.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio