Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝajne, ili ne ŝatas privatecon...
2007-06-14

de GABRIELE CORSETTI (Italio)

"After supper, Jack eats his dessert"* -- mi laŭtlegas de la lerneja libro pri la angla, en supera lernejo en la urbo Qijiang de Chongqing, Ĉinio. "Ĉu estas dezertoj en via lando?" -- demandas la plej lerta knabino de la klaso. Mi tuj komprenas la konfuzon inter "desert" kaj "dessert", dum la knabino ne komprenas, kaj la aliaj studentoj eĉ ne komprenas ŝian demandon kaj silentas.

Se vi imagas, ke en la plej malproksimaj partoj de Ĉinio aferoj ne tro ŝanĝiĝis de post la tempoj de Marko Polo, vi eraras.

Tiaj scenoj abundis dum mia monato kaj duono da instruado de la angla en tiu loko. Mi tute ne scias paroli la ĉinan, kaj do kelkfoje miskomprenoj inter mi kaj la studentoj devis resti tiaj.

Mi elektis la plej strangan lokon por instrui la anglan, konsiderante ke temis pri mia unua fojo en Ĉinio: Qijiang estas "urbeto" kun nur duonmiliono da loĝantoj, preskaŭ neniom laŭ la ĉinaj normoj. Ĝi estas unu horo for de Chongqing (5 milionoj da loĝantoj), kiun trapasas la rivero Jangzio. La tuta regiono certe ne estas laŭmoda por turistoj, kaj la plejmulto da homoj ekster Ĉinio neniam aŭdis pri ĝi. Eĉ en la ĉefurbo, eksterlandanoj altiras rigardojn kaj ridetojn. En Qijiang, kie mi instruis, estis nur unu alia eksterlandano, kiam mi alvenis -- aŭstraliano, kiu instruis en alia lernejo. Mi estis tre kontenta pri tio, ĉar mi volis viziti lokon iom pli izolitan kaj folkloran ol Ŝanhajo aŭ Nankino, kaj kompreni ion pli pri Ĉinio, kaj tiu urbo estis ideala.

Mi trovis postenon tie post pli ol monato da vagado tra Ĉinio, dank’ al esperantisto el Chongqing, s-ro Zhao Dezhi, simpla kaj modesta homo kun granda bonkoreco kaj grandega pasio pri Esperanto.

La urbo mem troviĝas en montara regiono, eble unu el la malmultaj regionoj de Ĉinio, kie bicikloj ne abundas. Ankaŭ trafiko ne abundas, ĉar malmultaj homoj posedas aŭtomobilon, sed tamen inter taksioj, aŭtobusoj, kamionoj, motorcikloj kaj kelkaj privataj aŭtomobiloj, oni ja devas atenti kiam oni transiras la straton. Se vi imagas, ke en la plej malproksimaj partoj de Ĉinio aferoj ne tro ŝanĝiĝis de post la tempo de Marko Polo, vi eraras. Tradiciaj vestoj kaj konstruaĵoj praktike ne plu ekzistas, kaj la urbo, kie mi restis, enhavas kelkajn diskejojn kaj ĉinan version de McDonalds. Kvankam la riĉecnivelo ne estas komparebla kun la okcidenta nivelo, tamen televidilo estas posedata praktike de ĉiuj, kaj aliaj malesencaj objektoj abundas. Tamen en la ĉirkaŭaj vilaĝoj la vivo ankoraŭ estas tre simpla.

En unu el la lernejaj libroj de mia klaso oni informas la lernantojn, ke en hispanaj lernejoj oni ne instruas en la hispana, sed rekte en la angla!

Kiam mi alvenis al la lernejo, oni informis min, ke post duonhoro mi devos iri al klaso por prezentiĝi al la lernantoj. Eĉ la loka televido estis tie por filmi, kaj temis pri la unua sperto kiel instruisto en mia vivo! La lernantoj, pli-malpli 17-jaraĝaj, ĉiuj evidente estis tute mirigataj kaj entuziasmaj havi eksterlandan instruiston, konsiderante la fakton, ke ili neniam havis la ŝancon paroli kun eksterlandanoj antaŭe. Ili inundis min per demandoj pri mia lando, mia familio, pri miaj impresoj pri Ĉinio (mi jam estis vojaĝinta tra Ĉinio multe pli ol ili, ĉar la plejmulto da ili neniam eliris el sia provinco). La klasoj, al kiuj mi instruis, specialiĝis pri la angla lingvo, kaj ili povis iom paroleti. Se mi parolis malrapide kaj uzante simplajn vortojn, ili povis sekvi. En la lernejo estis naŭ instruistoj de la angla, sed ankaŭ kun ili komunikado ne estis ĉiam facila, kaj sur la stratoj en la urbo homoj eĉ ne parolis unu vorton de la “internacia lingvo”. Instruante, mi komprenis, kiel malfacile estas por ĉinoj lerni la anglan, lingvon tiel malsaman de ilia lingvo.

Mi kredas, ke nuntempe malpli ol unu el cento de la ĉina popolo parolas la anglan, kaj ankaŭ tiuj ne tre bone (nur Honkongo esceptas). Tamen ĉinaj lernantoj nuntempe dediĉas multe da energio al lernado de ĝi, kuraĝigataj de la kredo, ke en la tuta cetera mondo la angla estas universale konata. En unu el la lernejaj libroj de mia klaso oni informas la lernantojn, ke en hispanaj lernejoj oni ne instruas en la hispana, sed rekte en la angla!

Verdire, ankaŭ Esperanto estas pli malfacila por ĉinoj ol por eŭropano, ĉar la radikoj de Esperantaj vortoj venas de eŭropaj lingvoj, sed tamen Esperanto ja estas multe pli facila ol la angla ankaŭ por ili. Tre imponis al mi la relativa populareco de Esperanto en Ĉinio -- ĉi tie ĝi estas pli alta ol en Eŭropo. Eĉ en Qijiang estis maljunulo, kiu iam lernis Esperanton! Se Esperanto triumfos ie, eble tio estos Ĉinio - lando, kie la lingva problemo estas tre reala.

La lernantoj ne rajtas fumi, drinki, kartludi aŭ havi koramik(in)on (kelkaj faras sekrete), eĉ se kelkaj jam estas 18-jaraj.

La lernejo situas iom ekster la urbo, kaj ĝi enhavas loĝejon por la lernantoj, ĉar multaj el ili venas de la ĉirkaŭa kamparo kaj reiras hejmen nur semajnfine. Ankaŭ mi havis ĉambron tie. Ĝi estis mezgranda, kaj imagu mian surprizon, kiam mi malkovris, ke en tia ĉambro kutime vivas ok studentoj dum la tuta jaro. Tamen la studentoj estas feliĉaj tiel, kaj mi ne pensas, ke privateco estas aparte dezirata de ili.

Lecionoj komenciĝas je la 7:20 matene kaj finiĝas je la 9:30 vespere! Tamen, estas longaj paŭzoj dum la tago, kaj dum kelkaj lecionoj, la lernantoj rajtas studi memstare. Tutsimple, ilia vivo baziĝas ĉirkaŭ la lernejo. Ili estas devigataj reveni en la loĝejon je la 10:20 vespere, kiam la pordoj fermiĝas, inkluzive de la semajnfinoj. La lernantoj ne rajtas fumi, drinki, kartludi aŭ havi koramik(in)on (kelkaj faras sekrete), eĉ se kelkaj jam estas 18-jaraj. Tamen, mi ne havis la impreson, ke ili trovas tiujn regulojn neakcepteblaj. Mi iom amikiĝis kun instruistino de la angla, unu el la malmultaj homoj, kun kiuj eblis havi profundan konversacion en mia lingvo (kvankam malrapide).

Dum mia restado tie, mi komprenis, ke multaj el la okcidentaj stereotipoj pri Ĉinio ne estas veraj. Ekzemple, ne ĉiuj studentoj estas tre disciplinitaj kaj silentemaj, kiel oni supozas -- almenaŭ ne tiom pli ol eŭropaj. Tamen, ili ja ŝatas ripeti ion ĥore, kaj laboregas. Unu el la plej amuzaj aferoj por mi estis vidi la matenajn ekzercojn, kiam la mil studentoj de la lernejo kolektiĝas en granda placo kaj kune faras gimnastikajn ekzercojn, en perfekta sinkroneco, kun laŭtparoliloj el kiuj sonas laŭta muziko por doni la ritmon.

Super la placo estas granda ĉina flago, kaj ĉiulunde matene ses studentoj ŝanĝas la flagon laŭ milita maniero. Post tio la lernejestro faras etan paroladon pri diligenteco kaj studado.

Demokrateco ne ŝajnas esti grava prioritato por multaj homoj...

Mi manĝis en la manĝejo de la lernejo, kaj, mi devas diri, ke la manĝaĵoj tie estis pli bonaj ol la manĝaĵoj en britaj loĝlernejoj. Efektive, la manĝoj en Chongqing estas nekredeble spicaj, kaj tute ne similas al la manĝoj de ĉinaj restoracioj en Eŭropo. La klimato tie estas modera, sed la grandeco de la insektoj -- tute tropika (mi havis la koŝmaran sperton trovi araneon samgrandan kiel eta telero en mia banĉambro. Ĝi ne estis danĝera, sed ja timiga).

La lokanoj montriĝis esti ege simpatiaj kaj gastemaj homoj, kiuj konstante volis helpi min kiel ajn ili povas. Unu el la plej ĉarmaj aferoj estis la surprizplenaj rigardoj, kiuj sekvis min ĉie tra la urbo, pro la nekutimo je eksterlandanoj. Estis unusemajna ferio post la 1-a de oktobro, la Nacia Tago, kaj mi profitis por iom rondiri Chongqing kune kun lokaj esperantistoj kaj kun du polaj kaj unu niĝeria esperantistoj, kiuj instruis la anglan en aliaj urboj de Chongqing. Kiam mi eliris kun la niĝeriano, la mirplenaj rigardoj multobliĝis, ĉar la plejmulto da lokanoj neniam vidis afrikanon en sia tuta vivo.

Mi ofte pridemandis lokanojn pri politikaj aferoj, ekzemple pri la vaste aplikata mortopuno kaj pri la politiko “unu infano” -- aferoj, pri kiuj aŭdis ĉiuj en la mondo. Mi malkovris de la homoj, kun kiuj mi parolis, ke Mao Zedongestas ankoraŭ sufiĉe populara figuro; ke la homoj estas kontentaj pri la granda ekonomia evoluo de la lastaj jaroj; ke demokrateco ne ŝajnas esti grava prioritato por multaj homoj; ke la mortopuno por gravaj krimoj estas konsiderata natura de la plejmulto da civitanoj; kaj ke la leĝo, kiu malpermesas al paroj havi pli ol unu infanon, estas konsiderata necesa.

Tiu leĝo certe estas unu el la plej apartaj ecoj de Ĉinio, kaj mi dubas, ke estas ekvivalenta leĝo ie ajn aliloke en la mondo. Tamen kelkaj el miaj studentoj ja havis fraton aŭ fratinon, ĉar se oni havas pli ol unu infanon, oni nur pagas monpunon, kaj ĉefe en la kamparo tio ofte okazas. Mi ankaŭ rimarkis, ke en Ĉinio ŝajnas esti ioma socia problemo rilate al komputilaj ludoj, ĉar ĉiam pligrandiĝanta nombro da junuloj pasigas horojn kaj horojn tage ludante tiajn ludojn en lokaj “retkafejoj”, kiuj fakte estas uzataj nur por ludi, kaj ne por esplori la interreton.

Unu afero, pri kiu mi malsukcesis, estis lernado de la ĉina. Mi lernis eble 50-60 vortojn kaj la saman nombron da ideogramoj. Tio tute ne sufiĉis por interkomprenado. Cetere, mi provis lerni Putonghua, la oficialan version de la ĉina, sed en Qijiang estas ankaŭ loka dialekto.

Mi revenis al mia lando kun kelkaj belaj memoroj, multaj novaj amikoj inter miaj studentoj kaj kun multe pli granda kompreno pri ĉi tiu granda kaj mistera landego -- Ĉinio. Se ankaŭ vi ŝatus serioze sperti Ĉinion kaj vi bone konas la anglan (ne necesas esti denaska lingvano), instruado en Chongqing estus nemalbona komenco!

-----------------------

* Post la vespermanĝo, Jack manĝas sian deserton.

(el numero 205, Kontakto)

 

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio