Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina landlima urbeto Shiwei
2007-06-14

de ZUOYAN

 

Shiwei estas urbeto en nordo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio, kaj najbaras al vilaĝo de Rusio trans rivero, kaj la distanco inter ili estas nur 1 kilometro. Starante ĉe la bordo de la rivero, oni povas klare vidi la vilaĝon kaj montojn de Rusio.

Shiwei estas unika rus-nacia subdistrikto en Ĉinio. En Shiwei vivas ĉefe rus-nacianoj kaj mikssangaj posteuloj de rusoj kaj ĉinoj, kiuj okupas 63 procentojn de la tuta loĝantaro el 1800 homoj. En la fino de la 19-a jarcento, rusaj nobeloj kaj komercistoj venis al Ĉinio por ekspluati minejon aŭ komerci, kaj rusaj kamparanoj transpasis la landlimon por falĉi herbojn kaj iom post iom ili enloĝiĝis tie. Krome ankaŭ ĉinoj venis tien por sin okupi per orekspluatado, arbohakado kaj ĉasado, kaj multaj gejunuloj de Rusio kaj Ĉinio geedziĝis, kaj iom post iom formiĝis rusa nacio en Ĉinio. En Shiwei, plejparto de maljunuloj povas flue paroli en la rusa lingvo, kaj plejparto de la loĝantoj ankoraŭ konservas tradician rusan kulturon kaj vivmanieron.

Karakterizaj konstruaĵoj

La ĉefa strato en Shiwei estas puraj kaj kvietaj, borderita de vicoj da domoj de poŝtoficejo, kinejo kaj butikoj. Plejparto de la konstruaĵoj de la urbeto estas apartaj domoj kun korto ĉirkaŭita per betulaj trunktoj. En la korto estas stakoj da betulaj brulŝtipoj. En iliaj domoj estas panbakejo kaj saŭno. Iliaj domoj estas konstruitaj el arbotrunkoj kaj dum la konstruado, anstataŭ la najlojn oni uzas lignajn kojnojn.

En vintro la temperaturo de Shiwei estas 30-40 celsiaj gradoj sub la nulo. Sed en iliaj lignaj domoj, la temperaturo estas tre taŭga. En la pasinteco oni tegmentis sian domon per ŝelo de betulo, nun oni uzas ladon por ne damaĝi arbojn, kaj domoj kun lada tegmento estas ne nur belaj, sed ankaŭ likimunaj.

Panbakejo estas alia karakterizaĵo de arkitekturo de la rusa nacio. La antaŭaj panbakejoj similas al granda cementa urno, sed la pano bakita en tia forno estas tre bongusta. Tie multaj familioj faras marmeladon el sovaĝaj fruktoj. Kaj nun pano, kremo kaj marmelado ankoraŭ estas ĉefaj manĝaĵoj de la tieaj popolanoj. Tiuj tri manĝaĵoj estas prezentataj kiel ĉefaj manĝaĵoj preskaŭ en ĉiuj manĝejoj, kaj samtempe oni prezentas ankaŭ rizon kaj nudelon.

Ekster la ĉefa ĉambro de la domo estas saŭno konstruita el du tavoloj da ligna tabulo. Ŝvitbano estas nemankigebla por la rusa nacio. Dum banado oni vipetas sin per betulaj vergoj. Alta temperaturo de saŭno dilatas porojn de la korpo kaj komplete forigas malpuraĵojn sur ĝi. Tie oni banas infanojn kiam ili estas nur 1-monataj. Por bezono en vintro oni kolektas junajn branĉojn de betulo jam en somero.

Tradicia moro

Plejparto de la rusoj tie ĉefe kredas je ortodoksa eklezio, kaj ankaŭ iuj el ili kredas je Kristo. Krom la tradicia Printempa Festo, Pasko estas la plej vivoplena festo. Dum tiu festo, oni kolektiĝas kun amikoj kaj parencoj, kaj okazigas grandan varieteon en la vilaĝo. En ilia vivo videblas kunfandiĝo de la ĉina kaj rusa kulturo.

En la lastaj jaroj, Shiwei altiris multajn turistojn en- kaj eksterlandajn. Turistoj povas gastloĝi en hejmo de la urbanoj. Tie oni povas gustumi panon kun originala rusa gusto, acidan kukumon kaj kaviaron, trinki azukian vinon faritan de la mastro, baniĝi en saŭno. En somero kaj aŭtuno, la mastro kondukos vin kolekti sovaĝajn fruktojn kaj fungojn sur monto, aŭ fiŝhoki ĉe rivero. Se oni venos en la Pasko, oni povas kanti kaj danci kune kun lokanoj en akompano de akordiono.

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio