Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nove elektitaj dek famaj montoj de Ĉinio (II)
2007-06-14

de ZUO YAN

Tri Sanktaj Montoj Daŭĉeng

Tri Sanktaj Montoj Daŭĉeng kuŝas sudokcidente de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Kun totala areo de pli ol mil kvadrataj kilometroj, la tri neĝkovritaj montoj estas tute sendependaj, sed en proksima distanco. La norda monto altas je 6032 metroj super la marnivelo, la suda kaj la orienta je 5958 metroj super la marnivelo. Ĉirkaŭ ili staras pli ol 30 grandaj kaj malgrandaj montoj kun malsamaj aspektoj. Antaŭ ili smeraldas lagoj kaj prosperas marĉaj herbejoj. Neĝkovritaj montoj, apikaj krutaĵoj, lagoj, glaciriveroj, herbejoj, arbaroj kaj riveretoj komponis por ni kvietan kaj serenan medion.

Tiuj ĉi tri neĝmontoj okupas la 11-an lokon inter la 24 budaismaj sanktejoj de la mondo. En la 8-a jc. majstro Padmasambhava de Hindio konsekris ilin por Avalokiteŝvaro, Manjusri kaj Vajro (tri bodisatvoj de Budaismo). Pro tio, la tri montoj famiĝis en Tibeto.

Plej taŭga sezono por turismo:

Majo, junio, septembro kaj oktobro.

Trafiko

Funkcias regulaj busoj de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, al Tri Sanktaj Montoj Daŭĉeng.

Loĝado

Oni povas kunporti tendon aŭ gastloĝi ĉe lokanoj.

Monto Ĉogir

La monto Ĉogir staras meze de Karakorum-montaro en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ĉogir signifas “Grandiozan Monton” en la taĝika lingvo. Kun alteco de 8611 metroj super la marnivelo, ĝi estas la dua alta monto en la mondo post Ĉomolangma. Alilandanoj nomas ĝin “K2”. La internacia alpista rondo ĝenerale opinias, ke ĝi estas unu el la montoj plej malfacile grimpeblaj.

Ĉogir havas 6 ĉefajn monteĝojn, inter ili estas la ĉefa monteĝo de Karakorum-montaro, ĝi etendiĝas de nordokcidente sudorienten, kaj funkcias kiel landlimo de Ĉinio kaj Pakistano. Ĝia supro en formo de piramido estas tre apika kaj ĝiaj krutaj deklivoj estas plenaj de postsignoj de lavango. Ĝia supro estas giganta glacio deklivanta iom post iom de nordo al sudo. Kun meznombra kruteco de pli ol 45 gradoj, la norda parto ŝajnas esti tranĉita per hakilo aŭ glavo. De la norda ĉefstabejo ĝis la montosupro, la vertikala distanco estas 4700 metroj. Laŭ tio, Ĉogir estas monto kun plej granda vertikata alteco inter la montoj kun alteco de pli ol 8000 metroj en la mondo.

Plej taŭga sezono por turismo

Majo kaj junio estas taŭga periodo por eniro en la monton kaj julio, aŭgusto kaj septembro — por montogrimpado.

Trafiko

La vojo al Ĉogir estas la plej longa inter tiuj de montoj en Ĉinio malfermaj al turismo. Por atingi ĉefstabejon de Ĉogir, oni devas veturi Kargilik (Yecheng), laŭ la Xinjiang-Tibeta Ŝoseo, 25 km sur simpla vojo kaj ankoraŭ 90 km...

Manĝado kaj loĝado

La vizitantoj devas kunporti kun si manĝaĵojn kun multaj kalorioj. Kaj tie estas nur tendoj por tranoktado.

Monto Kangĵinboĉe

En Ngari de Tibeto staras monto kun alteco de 6714 metroj super la marnievlo — Kangĵinboĉe — la plej alta montpinto de la mondfama monto Kangdese.

Kangĵinboĉe signifas “Paradizo de Ŝivao” en la sanskrito kaj “Monto de Dio” en la tibeta lingvo. Ĝia meza parto estas granda plato en helruĝa koloro kaj kun la rando en formo de hundaj dentoj, serioze efloreskinta pro korodado de glacio kaj neĝo. Sur la plato estas ronda sulko. La pinto de Kangĵinboĉe estas kovrita de neĝo kaj vualita de nubo ofte, pro tio estas malfacile vidi ĝian veran aspekton.

Venadas pilgrimantoj el Hindio, Nepalo, Bhutano, kaj tibeto-naciaj regionoj de Ĉinio. La vizitantoj plejparte piediras ĉirkaŭ la montpinto. Ĝis nun neniu grimpis la monton.

Trafiko

De Kaŝgar oni veturas suden laŭ la Xinjiang-Tibeta Ŝoseo al Kargilik (Yecheng). Veturado de Kargilik (Yecheng) ĝis Shiquanhe bezonas 3 tagojn. Kaj de tie oni daŭrigas la veturadon al Kangĵinboĉe.

Taishan-monto

Taishan-monto situas meze de Shandong-provinco en orienta Ĉinio. Ĝia totala areo estas 426 kvadrataj kilometroj kaj ĝia plej alta pinto - 1545 metroj super la marnivelo. De antikveco Taishan-monto estas unu el la famaj montoj de Ĉinio.

Kun la plej alta pinto kiel centro, Taishan-monto integris vidindaĵoj naturajn kaj kulturajn. Ĝi estis enlistigita de Unesko kiel Monda Natura kaj Kultura Heredaĵo. Taishan-monto estas impona kaj grandioza. Ĝia suda deklivo estas kruta. En la pitoreskejo de Taishan-monto troviĝas 156 montpintoj, 72 kavernoj, 130 rojoj, 64 akvofaloj kaj 58 temploj.

Kun la duonhumida musona klimato de moderklimata zono, Taishan-monto havas evidentan vertikalan ŝanĝiĝon de klimato: ĉe ĝia piedo estas subvarma klimato kaj ĉe ĝia supro – mezvarma.

Plej taŭga sezono por turismo

La plej taŭga periodo por viziti Taishan-monton estas de aprilo ĝis novembro, kaj aŭtuno estas plej taŭga por apreci sunleviĝon.

Trafiko kaj loĝado

Inter Pekino, Ŝanhajo kaj Taishan-monto funkcias fervojo kaj aŭtobusoj.

Emei-monto

Emei-monto estas unu el la kvar famaj budaismaj montoj de Ĉinio, kaj la aliaj estas Wutai-monto en Shanxi-provinco, Jiuhua-monto de Anhui-provinco kaj Putuo-monto de Zhejiang-provinco. Emei-monto kuŝas ĉe la sudokcidenta parto de Sichuan-baseno de Sichuan-provinco. Ĝia ĉefa vidindejo areas 154 kvadratajn kilometrojn. Ĝia ĉefa montpinto Jinding altas 3075 metrojn kaj ĝia plej alta montpinto Wanfo - 3099 metrojn. En la 6-a de decembro, 1996, ĝi estis enmetita en la Liston de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.

Emei-monto, antikva kaj mistera imponas, grandiozas kaj belas. Ĝi renomiĝis en la mondo pro siaj natura beleco, budaisma kulturo kun longa historio, riĉaj flaŭro kaj faŭno, originalaj karakterizaĵoj de geologioj kaj topografio de pluraj historiaj epokoj.

Plej taŭga sezono por turismo

Printempo kaj aŭtuno estas la plej taŭgaj sezonoj por vizitado, tiam la vetero estas agrabla.

Trafiko kaj loĝado

Trafiko al Emei-Monton estas tre facila dank’ al reto da fervojoj, ŝoseoj, akvovojoj kaj aerlinioj.

Estas pli ol 10 hoteloj en la urbo Emeishan. Iliaj bonaj instalaĵoj kaj servoj kotentigos turistojn. Krome, malmultekostaj gastejoj funkciigataj de lokanoj en la centro de la vidindejo estas sekuraj kaj malmultekostaj.

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio