Pli multe malfermita kaj tolerema fariĝas nia kulturo | |||||
2012-12-06 | |||||
de ZHAO JUN kaj XU HAO
Kulturo estas sango kaj animo de la nacio kaj grava fonto de la nacia koheremo kaj kreemo. De la lasta jardeko Ĉinio tre forte emfazas la gravecon de la disvolviĝo de la socialisma kulturo, kaj pli kaj pli reliefiĝas la strategia pozicio de la kultura disvolviĝo.
La 20an de aŭgusto ĵurnalistoj de El Popola Ĉinio intervjuis Wang Meng, konatan ĉinan verkiston kaj eksan kultur-ministron. La intervjuo koncentriĝis al temoj pri kultura disvolviĝo kaj kulturaj atingoj de Ĉinio en la pasintaj dek jaroj.
El Popola Ĉinio: Kulturo estas produkto de la long-perioda kreado de la homaro. Kiel vi komprenas kulturon?
Wang Meng: Laŭ mia opinio, kulturo estas kristaliĝo de la saĝo kaj spertoj de la homaro. Ĝi estas la tutaĵo de atingoj el diversaj aktivadoj faritaj de la homaro por sia vivekzisto, evoluo kaj mem-plibonigo.
Abstrakte, kulturo estas la tutaĵo de materia kaj spirita riĉaĵoj kreitaj de la homaro dum la socia evoluo, precepe en ĝia spirita flanko. Konkrete, kulturo ampleksas historion, homan geografion, tradiciajn kutimojn kaj morojn, vivmanieron, literaturon kaj arton, konduto-normon, pensadon, valorkonceptojn kaj similajn aferojn de iu ŝtato, nacio aŭ alia homgrupo.
El Popola Ĉinio: Ĉu via verkado en preskaŭ 60 jaroj reflektas vian psikan ŝanĝiĝon? Ĉu via psiko ŝanĝiĝis precipe en la lastaj dek jaroj, post kiam vi eksiĝis de la posteno de ministro kaj fariĝis ordinara civitano kaj verkisto?
Wang Meng: Ja multe ŝanĝiĝis mia verkado. Estis verkitaj Juna en la Koro en la jaro 1953 kaj Juna Novulo de Organiza Departemento en la jaro 1956, kaj Dio scias pri Ĉinio eldoniĝis en la kuranta jaro. Dum tiuj preskaŭ 60 jaroj la verkoj reflektis mian psikologian proceson: mi, iama junulo fariĝis maljuna, kaj miaj iamaj idealo kaj arda pasio transformiĝis en relativan racion kun akumlitaj spertoj. Ili ankaŭ reflektis la proceson, kiun trairis nia lando de revolucio kaj ĝia venko al la fondiĝo de la nova Ĉinio, de serĉado en antaŭeniro al la nuna rapida disvolviĝo.
En la lasta jardeko mi kreis ankaŭ ne-novelajn verkojn, inkluzive de membiografio, studado pri Laŭzi kaj studo pri Ĝuangzi. Verŝajne oni kun atento sekvas tiujn verkojn. Tamen mi volas klarigi, ke mi neniam ĉesas verki novelojn. Mi publikigis la verkon Nigra Vulpo en la jaro 2002, kaj ĝin sekvis mezlongaj kaj mallongaj noveloj Aŭtuna Nebulo, Kvieta Ĝardeno, Nesolvita Dezerto, Embaraso kaj Liberigo ktp. Kaj baldaŭ debutos Amo-variacio de Barbeto. En tiu ĉi somero mi refoje ordigis kaj korektis la novelon verkitan antaŭ 40 jaroj, kun preskaŭ 600,000 ideogramoj, kiu priskribas la vivon en Xinjiang.
Ni ne povus disigi nin de la socio kaj de la ŝtato, ĉar individuoj kaj la ŝtato estas nedisigeble ligitaj. Pensu pri la granda ŝanĝiĝo en nia lando; kiu povus resti netuŝita de tiu ŝanĝiĝo?
El Popola Ĉinio: Laŭ via kompreno, kiel la vorto "kulturo" en la politika vivo reflektas sin en la vivo de ordinaraj civitanoj?
Wang Meng: Post la 16a Tutlanda Kongreso de KPĈ, nia kulturo disvolviĝas pli rapide kaj la kulturo-politiko favoras la popolon. Kelkaj flankoj donis al mi profundan impreson.
Unue, la ŝtato ludas pli aktivan rolon en kultura konstruado, kaj ĝi pli forte emfazas la gravecon de kultura disvolviĝo. Kultura konstruado nun ricevas sufiĉe gravan lokon en la disvolva strategio de la Komunista Partio kaj tiu de la ŝtato. La ŝtato ludas pli aktivan rolon en konstruado de kulturaj instalaĵoj, protektado de kulturaj heredaĵoj kaj reformo de diversaj sistemoj pri kulturo. Rimarkindaj atingoj estas ekzemple la konstruitaj Ŝtata Teatro, Birdnesta Stadiono, kaj la Ĉina Nacia Muzeo. Mi vizitis multajn provinc-nivelajn muzeojn kaj teatrojn. Ili estas bone ekipitaj, tiel ke nun la popolamaso pli facile povas ĝui altnivelan kulturan vivon.
Due, Ĉinio plie klopodas respekti sian kulturan tradicion. En la lastaj kelkaj jaroj por bone konservi la kulturan tradicion, oni difinis feriojn por kelkaj tradiciaj festoj; en multaj lokoj oni senprecedence ekspluatas siajn kulturajn resursojn kaj atentas kulturajn renomulojn; esploristoj kaj intelektuloj studas kaj diskonigas la tradician kulturon, kio inkluzivas literaturaĵojn de la antaŭ-Qin-dinastia epoko ĝis poezio de la dinastioj Tang kaj Song, kaj novelojn de la dinastioj Ming kaj Qing. La atingoj estas pli rimarkindaj ol iam ajn antaŭe. Tiuj klopodoj povas levi la kvaliton de la mensa nutraĵo kaj fortigi la koheremon de la popolo.
Trie, multe disvolviĝis kulturaj periloj kaj disvastigo-maniero per ili. Produktado, kopiado kaj disvastigo de ĵurnaloj, libroj, interreto kaj datenaj kulturo-informoj, inkluzive de la utiligo de ŝtataj kulturo-informoj, estas tute malsamaj ol tiuj en la pasinteco. Ĉio ĉi nun fariĝis por la popolamaso pli facile alirebla aŭ akirebla, kaj malfermita al pli multe da homoj.
Kvare, la popolamaso senprecedence partoprenas en la kultura aktivado, precipe en la interreta opini-esprimado. Pensado de la popolamaso pri kulturo estas pli kaj pli malferma. Mi havas loĝdomon en aŭtaŭurbo de Pekino. Tie mi vidis, ke televido kaj komputilo havas grandan influon al la kamparo, kaj la kultura disvolviĝo multe influas la pensadon kaj konduton de vilaĝanoj.
Ju pli intime ni kunfandiĝas kun la mondo, des pli multe malfermita kaj tolerema fariĝas nia kulturo.
El Popola Ĉinio: Kulturo estas la plej grava softforto de iu ŝtato. Ĉu iom ŝanĝiĝis la kultura memkonscio kaj kutura memfido de la ĉinoj?
Wang Meng: Kultura memkonscio kaj kutura memfido prezentiĝas unue en la zorgo pri kultura konstruado. Ĝi estas ideaj memkonscio kaj memfido, kiuj konsistas el kono kaj amo al eminentaj naciaj tradicioj akumulitaj post longa periodo kaj ankaŭ ampleksas kreivan disvastigon de tradicioj kaj enkondukas ilin en la nunan epokon.
Ju pli memkonscia kaj memfida oni estas, des pli oni havas pripensitan planon, kaj povas plenumi la politikon de reformado kaj pordomalfermo.
De la mezo de la 19a jarcento ĝis la komenco de la 20a jarcento, ĉinaj pensistoj akre kritikis la tradician kulturon kaj adoris la okcidentan. En la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj oni kolektive repripensis tiun ĉi kulturan kritikon. Dank' al tio nun ĉinoj povas alfronti la mondon sen perdi respekton al sia propra kultura identeco.
Ĉinoj tre amas sian kulturon. En la jaro 1994 mi prelegis en Nov-Jorko. Iu usonano demandis min, kial ĉinoj estas pli patriotaj ol eŭropanoj kaj usonanoj. Mi ŝerce respondis, ke la kaŭzo estas simpla, ĉar ĉinoj ŝatas ĉinajn pladojn, kaj poemojn de la dinastioj Tang kaj Song; ĉinaj manĝaĵoj havigas al ili la ĉinan stomakon, kaj ĉinaj klasikaj poemoj donas al ili la ĉinan koron.
Mi devas konfesi, ke mi ne ŝatas la esprimon, ke "kulturo estas softforto". Kulturo estas trezoro de la spirita vivo de la homaro. La plej granda avantaĝo de kulturo ne kuŝas en ĝia karakterizaĵo kiel forto, sed en ĝia rolo por bonigi la homan spiritan kvaliton. Kulturo utilas por nutri la animon, kaj ĝi ne devas esti miksita kun "nacia forto" pri aferoj militaj, ekonomiaj kaj similaj. Por kulturo unue gravas "kvalito", due "stilo" kaj nur trie kaj do malpli grave "forto".
El Popola Ĉinio: Kiuj estas la plej signifaj eventoj en la kultura kampo en la lastaj jaroj, laŭ via opinio?
Wang Meng: Certe multaj eventoj impresis min, tamen mi ne certas, ĉu ili estas kulturaj kreaĵoj signifaj. Min profunde impresis multaj eventoj, ekzemple la malfermo kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, konstruado de la Birdnesta Stadiono, la Akvokuba Naĝejo kaj la Ŝtata Teatro, kaj filmoj Koncentriĝo, Tertremo en Tangshan ktp.
Koncerne politikon, mi pensas, estas signifaj la disvolviĝo de la publika kultura afero, senpaga vizito de publikaj kulturaj institucioj, kulturo-servoj al la kamparo, reformado de la kultura sistemo. Ekzemple, estas malfermitaj al la publiko muzeoj, memorhaloj, galerioj, patrioto-edukaj bazoj kaj aliaj publikaj kulturaj establaĵoj. La popolanoj povas senpage viziti ilin. Tio estas la maksimumigo de la socia efiko.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|