Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La disvolviĝo de Ĉinio profitigas la tutan mondon
2012-11-29

de ZHANG YONGXING

 

 
Danny Nguyen

 

    La 29-an de oktobro Danny Nguyen, parlamentano de Missouri de Usono, diris en intervjuo: “Laŭ mi la ĉina disvolvo ne estas minaco, male ĝi ne nur profitigas Ĉinion mem sed ankaǔ la regionon kaj eĉ la tutan mondon.”

 

    Danny Nguyen estas vjetnamdevena usonano. Post sia magistriĝo pri komerca administrado li eniris en komercan kaj politikan rondojn, kaj fariĝis nova politika stelo de Houston. En la lastaj jaroj sekvante oficialajn delegaciojn li kelkfoje vizitis Ĉinion kaj propraokule vidis ĝian grandan ŝanĝiĝon kaj influon al la regiona kaj monda disvolvoj.

 

    En la domo de la Amerika Unua Nacia Banko en Houston Danny Nguyen akceptis la intervjuon de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo. Li diris: "La disvolviĝo de Ĉinio en la pasintaj 30 jaroj estas evidenta, kio estas rakonto de rimarkinda sukceso, kiun mi propraokule vidis. Tio estas leciono vivplena por tiuj, kiuj deziras havi progreson."

 

    Li diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio ne nur okazis en ekonomio, sed ankaǔ en sciencteknikoj kaj aliaj kampoj ĝi akiris tre brilajn atingojn. La disvolviĝo unue por Ĉinio mem havas neordinaran signifon, ĉar ĝi ŝanĝis la landon, altigis la vivnivelon de la popolo kaj multe reduktis la malriĉecon de Ĉinio. Por la tuta mondo "atingoj de ĉiu ajn lando povas rekte influi ĝin, laǔ mi ankaǔ nia lando (Usono) profitis de la disvolviĝo de Ĉinio."

 

    Pri la asertoj de "minaco de Ĉinio" li diris kun ekzemplo, ke se iu bone lernas en lernejo, do ĉu li devas esti rigardata kiel latenta minaco de aliaj? "Laǔ mi lia elstara atingo estas bona informo por aliaj, se li progresas, ankaǔ aliaj havos ŝancon progresi. Se Ĉinio progresas, la tuta mondo profitos de ĝia progreso."

 

    Laŭ Danny Nguyen, la vera minaco de la nuntempa mondo ne venas el Ĉinio, sed estas "malriĉeco, malsano kaj polucio", "la disvolviĝo de Ĉinio multe kontribuis al la monda prosperiĝo, estas ĝojinda kaj laŭdinda."

 

    Li diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio por Usono estas bona afero. Usonaj konsumantoj multe profitis de la disvolviĝo de Ĉinio. Multaj produktaĵoj eksportitaj de Ĉinio estas malmultekostaj, kio donas al usonanoj pli da elektoj en ilia aĉetado. Kun prosperiĝo kaj riĉiĝo de Ĉinio la aĉetkapablo de ĉinoj sendube pli kaj pli fortiĝos.

 

    Texas estas la ŝtato kun plej multaj eksportaj produktaĵoj en la pasintaj dek jaroj en Usono, kaj Ĉinio estas ĝia tria negoca partnero. En 2011 Ĉinio importis el Texas varojn de preskaǔ 10.9 miliardoj da usonaj dolaroj. La estro de la ŝtato diris, ke kiam la du landoj dediĉas sin por la realigo de la komuna celo pri prosperiĝo, riĉiĝo kaj paco, la rilatoj inter la du landoj daŭre estos unu el la plej gravaj rilatoj en la mondo. Estas kredeble, ke kun la disvolviĝo de la komercaj rilatoj de la du flankoj la rilatoj inter ŝtato Texas kaj Ĉinio certe pliintimiĝos.

 

    Danny Nguyen esperas, ke pli da usonaj entreprenoj eniros en Ĉinion por sin disvolvi, kaj deziras, ke lia urbo Missouri havu pli intimajn rilatojn kun Ĉinio, kaj pli da ĉinaj entreprenoj investu en la urbo por realigi la komunan profitigon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio