Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usonaj amaskomunikiloj pri la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-29

de HAN XU

 

    Post la solena inaŭguro de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, usonaj amaskomunikiloj vaste raportis pri la kongreso. La disvolva direkto de Ĉinio en la venontaj 5 ĝis 10 jaroj, kaj ĝiaj ekonomio, diplomatio, batalo kontraǔ korupteco, reformado de politika sistemo kaj aliaj aferoj estas fokusoj atentataj de usonaj amaskomunikiloj.

 

 


Raporto pri la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en la retejo de The Washington Post 

 

    La usona ĵurnalo The Washington Post citis la vortojn de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ "rezolute esplori kaj leĝe trakti severe la gravajn kaj grandajn kazojn, pene solvi la koruptajn problemojn okazintajn ĉirkaŭ niaj popolanoj". Kaj la ĵurnalo opinias, ke la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ certe profunde influos la rilaton inter Ĉinio kaj Usono, eĉ la tutan mondon.

 

    CNN raportis, ke en la pasintaj 10 jaroj, la ĉina ekonomio daŭre kreskis, tio helpis kelkdek milionojn da ĉinoj forigi sian malriĉecon. Nun Ĉinio jam fariĝis la duagranda ekonomia ento en la mondo, kaj pli kaj pli mallongigas la distancon inter ĝi kaj Usono, la plej granda ekonomia ento en la mondo.

 

    The Wall Street Journal esprimis en sia riporto, ke la reformado de la ĉina ekonomio bezonas antaŭenigon de la reformado de la politika sistemo. La 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ naskos novajn gvidantojn, tio estas unu el la gravaj bazoj por antaŭvidi la perspektivon de la kreskado de ĉina ekonomio.

 

    La usona ĉinlingva amaskomunikilo World Journal montris, ke la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ desegnis planon pri la landa futuro en la venontaj 5 ĝis 10 jaroj. Samtempe, ĝi detale konigis la raporton faritan de Hu Jintao en la kongreso en kelkaj flankoj pri la celo pri la bonstata socio plenumota en la jaro 2020, rilato inter la ĉeftero kaj Taiwan-provinco de Ĉinio, batalo kontraŭ korupteco, defendo de la ŝtata suvereneco kaj reformado de la politika sistemo.

 

    THE CHINA PRESS montris, ke la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ servas kiel ligilo inter la antaŭa parto kaj la posta, kaj komencigos la venontajn 10 jarojn. La ĉinaj novaj gvidantoj elektitaj kaj la gravaj politikoj dedicitaj en la kongreso decidos la direkton de la disvolviĝo de Ĉinio. La raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso estas transdona raporto de la antaŭa estraro de KPĈ al la nova, ĝi klare montris la pensojn kaj ĉefpunktojn de la evoluado de Ĉinio en almenaŭ venontaj 5 jaroj.

 

    La ĵurnalo opinias, ke la menciita raporto estas pozitiva, objektiva kaj pragmata sur la bazo de profundigo kaj antaŭenpuŝigo de la ĉiuflanka reformado. La reformado de la politika sistemo menciita en la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas plej multe parolata post la 13-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj cetere estas konkrete eksplikita enhave.

 

    "Se iu malobservos la disciplinojn de la Partio kaj la leĝojn de la ŝtato, kia ajn estas lia rango aŭ pozicio, li certe estos leĝe punota senindulge." Tiu ĉi vorto de Hu Jintao en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ multfoje aperis en multaj usonaj amaskomunikiloj. "The Associated Press" diris, ke la raporto menciis 16 fojojn pri la korupteco kaj batalo kontraŭ korupteco, kaj parolis pri "perfektigo de la leĝoj kontraŭ korupteco".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio