Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kun pozitiva sinteno kunfendiĝas kun la mondo
2012-11-26

de HE FENGLUN

 

    Steve J. Kulich, 55-jara profesoro, naskiĝis en farmo de Kansas, Usono. Nun li vivas en Ŝanhajo kaj tie li restas por preskaǔ 20 jaroj. Li donis al si mem ĉinan nomon Gu Lixing. Li spertis la ŝanĝiĝon de la ĉina reformado kaj pordmalfermo kaj nun okupiĝas pri studado de transkultura valoro kaj identeco.

 


Steve J. Kulich prelegas en Ŝanhajo.

 

    "Parolado de Deng Xiaoping en la suda Ĉinio por mi estas dividlinio." Antaǔ tio GU Lixing jam multjarojn studis en la ĉeftero kaj Taiwan-provinco de Ĉinio. "Mi ĉiam estas preta por koni Ĉinion."

 

    En 1992 post la inspekto de Deng Xiaoping al la suda Ĉinio la ĉina ekonomia socio galope disvolviĝis. En 1993 Gu Lixing kaj lia germana edzino venis al Ŝanhajo. Laŭplane ili intencis vivi kaj labori en la urbo tri aǔ kvar jarojn, tamen neatendite, post sia veno al Ĉinio ili neniam forlasis ĝin.

 

    Laǔ Gu Lixing multaj ŝanĝiĝoj de la ĉina socio okazis en la nova jarcento: Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo, gastigis la Olimpikajn Ludojn kaj la Mondan Ekspozicion, ĉinaj astronaŭtoj eniris en la spacon, Ĉinio foj-foje okazigis grandajn internaciajn konkursojn kaj artajn festivalojn.

 

    La reformado kaj pordmalfermo alportis al la popolanoj multajn favorojn: rekompence nutri agrikulturon per industrio, nuligi la agrikulturan imposton, kiu funkciis en Ĉinio por kelkmil jaroj; praktiki 9-jaran devigan eduksistemon kaj liveri nutrozajn tagmanĝaĵojn al pli ol cent milionoj da element- kaj mez-lernejanoj de la tuta lando; krome tutpopola kuraca asekuro kaj vivtena asekuro por maljunuloj kovris kamparon kaj urbojn, ke malsanuloj povas ricevi kuracadon, kaj maljunuloj havas vivgarantion...

 

    Post la tertremo en Wenchuan en 2008 la totala ekonomia sumo de 6 katastrofe plagitaj regionoj kelkoble kreskis.

 


La 30an de septembro 2011 Steve J. Kulich gajnis en Ŝanhajo premion Blanka Magnolio.

 

    Gu Lixing komentis: "Ĉinoj iĝis pli kaj pli memfidaj, pli multe atentas la komentojn de aliaj, samtempe ili havas pli klaran konon pri si mem kaj sia estonteco."

 

    De la 17-a de januaro 2011 la ĉina dokumenta filmo "Ĉinio" prezentiĝis sur la ekrano de la Tempa Placo en Nov-Jorko, Usono, kiu altiris al si multajn rigardojn de la mondo.

 

    Sur la vojo de releviĝo Ĉinio per tre aktiva sinteno kunfendiĝas kun la mondo por krei bonajn eksterajn kondiĉojn por sin disvolvi kaj ankaŭ liveri pli multajn ŝancojn al la mondo per sia disvolviĝo.

 

    Ĝenerala sekretario de la Asocio de Sudaj Aziaj Landoj Surin klare memoris, ke dum la financa krizo de sudorienta Azio la promeso de Ĉinio pri "nedevaluto de Renminbi" ludis tre ŝlosilan rolon por teni la stabilecon de la ekonomia konumuno de la azia kaj pacifika regionoj kaj de la tuta globo, kaj helpis al la aziaj landoj sekure trapasi la krizon.

 

    En 2008 Ĉinio kune kun Usono, Eǔropa Unio kunlabore batalis kontraǔ la financa krizo en la tuta globo. En la lastaj jaroj Ĉinio, Hindio, Brazilo, Rusio kaj aliaj leviĝantaj landoj fortigis la parolrajton en la Internacia Mona Funduso, regionaj ekonomiaj kunlaboraj organizoj kaj en aliaj kampoj por ŝanĝi "maljustan distribuon en la tuta globo" kaŭzitan de la neekvilibro de ekonomia disvolvo de la tuta globo.

 

    Inter la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN Ĉinio estas lando, kiu sendis packonservajn soldatojn plej multajn nombre, per tio ĝi gajnis la pozitivan komenton de la koncernaj landoj kaj popoloj.

 

    Hodiaŭ sur la ekonomia scenejo Ĉinio multfoje kreis miraklojn, tamen ĝia kulturo foje kaj foje estas miskomprenata. Unuflanke Ĉinio kun historio de kelk-mil jaroj klopodas diskonigi al la mondo sian kulturan enhavon pri unueco de la ĉielo kaj homaro, bonkoreco kaj humaneco, paco kaj harmonio de la nacio; aliflanke la malkonvenaj agoj de malmultaj ĉinaj turistoj eksterlande damaĝis ĝian figuron. Kiam ĉinoj kun malferma kaj travidebla sinteno klopodas diskonigi sian landon al la mondo, tiu klopodo estas limigita de la diferencoj kultura kaj esprima, kaj ankaŭ amaskomunikilaj portantoj k.s.

 

    "Estanta la plej granda disvolviĝanta lando de la mondo Ĉinio per sia ekonomia disvolviĝo kreis miraklon, la socio multe progresis, tamen ĝiaj multaj flankoj ankoraǔ estas perfektendaj kaj ĝiaj civitana kvalito kaj civilizacio altigenda." Wang Yukai, profesoro de la Ĉina Instituto de Administracio esperas, ke post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ konstruiĝos valora sistemo, kiu koheros vastajn komunajn opiniojn, posedos pli grandan alvokkapablon, kondukos Ĉinion al profundecon de reformado kaj pordmalfermo kaj prezentos al la internacia socio pozitivan ŝtatfiguron.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio