Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio en internaciaj kunlaboroj por paco kaj evoluo
2012-11-22

    En la pasintaj 10 jaroj post la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ (de la 8a ĝis la 14a de novembro, 2002) Ĉinio refoje montris al la mondo, ke la disvolvo de Ĉinio estas paca. Ĉinio havas pli bonan komprenon pri sia propra disvolviĝo en la kondiĉoj de ekonomia tutmondiĝo kaj aktive klopodas por konservi la mondan pacon. Ĉinio fariĝas konstruema partoprenanto por solvi fakusajn problemojn internaciajn kaj regionajn kaj grava kontribuanto por kreskigo de la monda ekonomio. Ĉinio deziras esti plu praktikanto de paca disvolvo, motoro de komuna evoluado, pledanto por multflanka komerco kaj partoprenanto en la ordigado de la tutmonda ekonomio.

 


La 3an de januaro en 2005 la Ĉina Internacia Savtaĉmento traktis kadavrojn post cunamo en la regiono Banda Aceh ĉe indonezia marbordo. La ĉina taĉmento atingis Indonezion en la 30a de decembro 2004, kaj en la 1-a de januaro 2005 ili eklaboris por helpi la lokajn viktimojn. En la 13a de marto 2011, petite de la japana registaro, la ĉina registaro sendis internacian savtaĉmenton al la japanaj regionoj trafitaj de tertremo kaj cunamo, kaj donis humanajn helpojn. En la lastaj kelkaj jaroj Ĉinio liveris ĉirkaŭ 200 humanajn helpojn al aliaj landoj. 
 

En la 17a de decembro 2009 ĉelandlimaj vjetnamoj de provinco Lao Cai eniris tra la ĉina-vjetnama ŝoseo-ponto Hekou en la Yao-an Aŭtonoman Gubernion, Yunnan, Ĉinio por komercado. En la pasintaj 10 jaroj post sia membriĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio plene observis siajn promesojn ĉe la aliĝo, partoprenis en regionaj kaj internaciaj ekonomiaj kunlaboroj, kombinis sian propran disvolviĝon kun internacia devo laŭ sia kapablo, antaŭenpuŝis la procezon de libereco kaj faciligo de tutmonda komerco kaj investado. En la pasintaj 10 jaroj la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj rapide disvolviĝis inter Ĉinio kaj Afriko. En la jaro 2000 post la starigo de la Ĉina-Afrika Forumo la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko kalkuliĝis al nur 10.6 miliardoj da usonaj dolaroj, sed en la jaro 2009 la komerca sumo kreskis al 91 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Afriko. En la unua duono de la kuranta jaro, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko atingis 61.2 miliardojn da usonaj dolaroj, je 65 procentoj pli multe ol en la sama periodo de la lasta jaro. Espereble la tutjara komerca sumo atingos pli ol 100 miliardojn da usonaj dolaroj. 
 

La 25an de decembro 2008 senditoj de la ĉina mararmeo havis anti-piratan trejnadon sur la misila destrojero Haikou antaŭ ĝia ekveturo al la Adena Golfo kaj la maroj de Somalio por konvoja misio. De kiam la unua eskort-floto de la ĉina mararmeo atingis la Adenan Golfon en la 6a de januaro 2009 ĝis nun, ĉinaj eskort-flotoj kaj tiuj el mararmeoj de Rusio, Sud-Koreio, Pakistano faris komunajn manovrojn, kiuj plifortigis kunlaborojn kaj akcelis interkomprenojn kaj reciprokajn fidojn inter la landoj. Dum pli ol tri jaroj ĉinaj eskort-flotoj liberigis fremdlandajn ŝipojn persekutatajn de piratoj, eskortis fremdlandajn ŝipojn liberigitajn el piratoj, liveris al fremdlandaj ŝipoj fuelon, dolĉan akvon, nutraĵon kaj kuracadon ktp. Ĉinaj eskport-flotoj fidele plenumis sian internacian humanan devon. 
 

Vespere de la 30a de aprilo 2010 grandioza prezento de fajraĵoj okazis en la inaŭguro de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo, Ĉinio. La Ŝanhaja Monda Ekspozicio estis la plej granda kaj plej longdaŭra internacia evento en Ĉinio post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Dum 184 tagoj 73 milionoj da homoj el 246 landoj kaj internaciaj organizoj vizitis la ekspozicion. Tio estis la grandioza renkontiĝo de la homara civilizacio. 
 

La 14an de junio 2012 ĉinaj armeanoj partoprenantaj en la Paca Misio 2012, kontraŭterorista manovro, estis revuitaj en la antaŭurbo de Khujand, Taĝikio. La Paca Misio estas la naŭa komuna kontraŭterorista manovro kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. De la jaro 2006 la sekurigaj instancoj de la membroŝtatoj de ŜKO ĉiujare okazigas komunan kontraŭteroristan manovron. Ĝi iom post iom fariĝis regula. 
 

En la 8a de aŭgusto 2008 solene inaŭguriĝis la 29aj Someraj Olimpikoj en la Nacia Stadiono Birdnesto. Arta prezentado "Belaj Olimpikoj" okazis en la inaŭguro. Altranguloj el pli ol 100 landoj kaj regionoj ĉeestis en la inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj, kaj 16 mil sportistoj el 204 landoj kaj regionoj renkontiĝis en Pekino. Dume 38 mondaj rekordoj kaj 85 olimpikaj rekordoj estis rompitaj. 
 

La 28an de julio 2012 en la flughaveno de Antananarivo, ĉefurbo de Madagaskaro, madagaskarano ISAIA, ĉampiono de la 11a Ĉinlingva Ponto -- ĉinlingva konkurso de mondaj universitatanoj, estis varme bonvenigata. Kun la grandiĝo de la internacia influo de la ĉina kulturo, transmaraj institucioj de la ĉina kulturo fondiĝis unu post alia. La unua Konfucea Instituto estis starigita en la jaro 2004, kaj nun troviĝas 350 Konfuceaj Institutoj kaj 500 Konfuceaj Klasoj kun entute pli ol 500 mil registritaj lernantoj en 105 landoj kaj regionoj. Naŭ centroj de la ĉina kulturo fondiĝis en Kairo, Parizo, Seulo, Berlino, Tokio ktp. 
 
 
La 28an de aŭgusto de 2012 ĉe la libana landlimo tuŝanta Israelon min-balaistoj el la ĉina packonserva trupo estis pretaj detonacii la ĵus elfositan anti-tankan minon. Ĝis nun Ĉinio sendis al 30 agadoj de UN ĉirkaŭ 21 mil homojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio