Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Koni la nuntempan Ĉinion tra la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-22


Eksterlandaj ĵurnalistoj en la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso, la 15-an de oktobro 2007  

 

    De la komenco de 2012 amaskomunikiloj de diversaj landoj ekraportis pri la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri kiu estis nemalmultaj komentarioj kaj analizoj.

 

    Por kompreni la nuntempan Ĉinion, oni devas unue kompreni la Komunistan Partion de Ĉinio. Por koni tiun ĉi partion, oni ne povas preterlasi ĝian specife ĉinan vojon kaj ties kreivecon. Eksterlandaj raportisoj kaj ĵurnalistoj, kiuj ne tiel bone konas Ĉinion, tamen scias, ke nur bone konante KPĈ kaj detale observante ĝian Tutlandan Kongreson, oni povas trafe ekkoni ĝian pensmanieron pri la solvado de gravaj defioj en la disvolva procedo, kaj efektive kompreni la ambician aspiron pri la reprosperigo de la ĉina nacio.

 

    En 1978 Vermont Royster, ĵurnalisto de la tagĵurnalo Wall Street Journal vizitis Kantonon. Li estis unu el la plej fruaj eksterlandaj ĵurnalistoj, kiuj vizitis Ĉinion en la komenca periodo de reformado kaj pordomalfermo. En la artikolo "Marksismo kun ĉinaj karakterizaĵoj" li konkludis surbaze de sia observado: "La Komunista Partio de Ĉinio estas plene observanta realon."

 

    Antaŭ 6 jaroj brita klerulo Martin Jacques asertis, ke "la 21-a jarcento komenciĝis ekde la jaro 1978 en Ĉinio", ĉar en tiu jaro okazis la Tria Sesio de la 11-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Tiam "la socialisma ŝtato komencis sian provan paŝon de egalismo al merkata ekonomio, tiel kreante komplete malsaman historion".

 

    Antaŭ tri jaroj, ĉe la sojlo de la Kvara Plena Sesio de la 17-a Tutlanda Kongreso, Wall Street Journal komentis pri ĝi jene: "Al plenaj kunsidoj de KPĈ ne mankas ekzemploj krei komplete novan historion."

 

    Kun profundiĝo de reformado kaj pordmalfermo en Ĉinio multaj landoj pli kaj pli atentas la partion, kiu regas la landon. La rapida leviĝo de Ĉinio estas granda renovigo en la homara historio. En tiu procedo la Komunista Partio de Ĉinio liberigas pensadon, serĉas veron el faktoj, progresas laŭ la fluo de historio kaj konstante altigas siajn kreivecon, koherecon kaj batalpovon. Ĝiaj aktualeco, progresemo kaj malfermiteco akiras en pli kaj pli multe da landoj konfirmon kaj aprobon.

 

    La Tutlanda Kongreso de KPĈ plievidentigas ĝian figuron: unuanime klopodi por la disvolviĝo, koncentri sian atenton al la konstruado, renovigi sian teorion, progresi laŭ la historia fluo; meti homojn sur la ĉefan lokon, plibonigi la vivon de la popolo kaj praktiki malfermitecon kaj klopodi por paco kaj demokratio… La nova Tutlanda Kongreso de KPĈ alportos novan esperon al Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio