Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Unu lando kun du sistemoj" antaŭenigas reunuigon de la patrolando
2012-11-22

 

 

    En la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, diris en la raporto, ke post sia reveno al la patrolando Hongkongo kaj Makao ekiris sur la vojon de la reciproka kompletigo de avantaĝoj kun la ĉeftero kaj komuna disvolviĝo, kaj la politiko "unu lando kun du sistemoj" atingis sukceson rekonatan de la tuta mondo. Politikoj kaj gvidaj principoj prenitaj de la centra registaro por Hongkongo kaj Makao havas la bazan celon konservi ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn kaj teni longtempan prosperon kaj stabilecon de Hongkongo kaj Makao. Komplete kaj ekzakte praktikante la gvidan principon "unu lando kun du sistemoj", "regado de Hongkongo fare de hongkong-anoj", "regado de Makao fare de maka-anoj", kaj alta aŭtonomeco, oni devas kombini kun altigo de konkurenco de Hongkongo kaj Makao la principon de unu lando, respekton de diferencoj, konservon de la centra potenco, protekton de alta aŭtonomeco de la specialaj administraciaj regionoj kaj la rolon de la ĉeftero kiel forta apogo. Oni neniam devas devii de ĉi tiu vojo.

 

    Hu Jintao rimarkigis, ke la paca reunuigo de la patrolando estas je la plej granda intereso de la ĉina nacio inkluzive de la samnacianoj en Tajvano. Por efektivigi la pacan reunuigon antaŭ ĉio necesas garantii la pacan disvolviĝon de la rilatoj de ambaŭ bordoj de la Tajvana Markolo. Ni devas firme teni la principon de "paca reunuigo" kaj "unu lando kun du sistemoj", disvolvi la rilatojn inter ambaŭ bordoj de la Tajvana Markolo kaj sekvi la Ok-punktan Proponon por la paca reunigo de la patrolando. Ni devas efektivigi la gravan penson de paca evoluigo de la trans-markolaj rilatoj, solidigi kaj plifirmigi la politikan, ekonomian, kulturan kaj socian fundamentojn por tia evoluigo, kaj krei pli favorajn kondiĉojn por atingi la pacan reunuigon.

 

    Li emfazis, ke nepre necesas firme teni la principon de unu Ĉinio. Oni ĉe ambaŭ bordoj de la Markolo devas kune kontraŭstari la "sendependiĝon de Tajvano" kaj sekvi la interkonsenton de la jaro 1992. La du flankoj devas pli forte devontigi sin por antaŭenigi kaj daŭre teni la komunan konscion pri la pensokadro de unu Ĉinio kaj sur tiu ĉi bazo plivastigi komunan terenon kaj flankenlasi diferencojn. Ni pretas engaĝi nin en interŝanĝoj, dialogoj kaj kunlaboroj kun ajna politika partio en Tajvano, se ĝi ne celas sendependigi Tajvanon kaj rekonas la principon de unu Ĉinio.

 

    Hu Jintao daŭrigis, ke gravas daŭre teni trans-markolajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn. Ni devas pliprofundigi la ekonomian kunlaborojn por plifortigi komunajn interesojn, plivastigi kulturajn interŝanĝojn por plifortigi la komunan senton de nacia identeco, kaj plioftigi la popol-nivelajn kontaktojn por forĝi la nacian solidarecon. Ni devas interkonsiliĝi sur egala bazo kaj plifortigi konstruadon de necesaj sistemoj. Ni esperas, ke la du flankoj kune esploros trans-markolajn politikajn rilatojn kaj konvene aranĝos ilin sub la nuna specifa kondiĉo de ankoraŭ ne atingita nacia reunuigo. Ni esperas, ke ambaŭ flankoj diskutos la kreadon de trans-markola mekanismo por milita sekureco por teni stabilecon en iliaj rilatoj kaj atingi pacan interkonsenton pere de interparoloj, por tiel malfermi novan horizonton por antaŭenigi la pacan disvolviĝon de tiuj rilatoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio