Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tra la donitaĵoj rigardi la ŝanĝiĝon de la loka ekonomia disvolviĝo
2012-11-21

de ZHOU NAIJUN

 


La mapo pri la kresko de la totala ekonomia sumo de Harbino 

 

    En la pasintaj dek jaroj, kun la rapida ekonomia disvolviĝo de Ĉinio la lokaj ekonomiaj fortoj pli kaj pli grandiĝis. Lastatempe Harbino de Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio publikigis grupon da donitaĵoj, tra kiuj ni povas vidi la pliboniĝon de la vivo de la loĝantoj.

 

    En la lastaj dek jaroj la ekonomio de la urbo Harbino rapide progresis. La jara produkta valoro averaĝe kreskis je 13.3%, je 2.7% kaj 1.7% respektive pli alta ol tiu de la tuta lando kaj la provinco. En 2004 la kresko en produkta valoro atingis 14.7%, kreis rekordon de la pasintaj dek jaroj.

 

    Kun rapida progreso de la ekonomio kaj totala ekonomia sumo, la disvolva kvalito sampaŝe altiĝis. La pokapa enlanda produkta valoro altiĝis de 11547 juanoj en 2001 al 42736 juanoj en 2011.

 

    En la pasintaj dek jaroj trifoje okazis profunda ŝanĝiĝo de industria strukturo en la urbo. La unua industrio transformiĝis el tradicia agrikulturo kun plantado kiel la ĉefo al la moderna agrikulturo kun plenampleksa disvolviĝo de agrikulturo, arbarkulturo, brutobredado, fiŝado; en la dua industrio tradicia industrio rapide transformiĝis al la moderna prilabora kaj produkta industrioj, krome alta kaj nova scienctekniko rapide progresis; en la tria industrio komerco kaj negoco, manĝaĵoj, trafiko kaj transporto kaj servado al loĝantoj stabile disvolviĝis, elektronika komerco, informatiko, financo, asekuro kaj similaj modernaj servaj profesioj pli rapide disvolviĝis. Konsekvence la struktura proporcio de la tri industrioj iĝis de 17.6: 32.4: 49.9 en la jaro 2001 al 10.5:38.8:50.7 en 2011. Dank' al la reordigo la industrio-gvida strukturo plifortikiĝis. Kun la profundiĝo de la reformado kaj pordmalfermo ankaǔ ekonomio de neŝtata posedanteco konstante progresis, de post la jaro 2007 la ekonomio de neŝtata posedanteco je 15% jare kreskis kaj en 2011 ĝi realigis kreskan valoron de 225.21 miliardoj da juanoj, kiuj konsistigas 53.1% de la totala ekonomia sumo de la urbo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio