Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Strategia plano pri la ekonomio kaj reformado de Ĉinio
2012-11-21


Inaŭguro de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ 

 

    En la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ skribiĝis strategia plano pri la ekonomio, reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio. La plano konsistas el 5 partoj, kiaj plenampleksa reformo, novigo, struktura reguligo, integrigo de la urbo kaj la kamparo, pligrandigo de malfermo.

 

    Unue, plenampleksa reformo estas tiu de kvar aspektoj, kiaj reformado de proprieto, de merkato, de imposto kaj de financo.

 

    Due, oni devas apliki novigan disvolvan strategion, altigi la kapablon de elementa novigo, integriga novigo kaj renovigo, kaj pli rapide konstrui kaj kompletigi du sistemojn, kiaj tutlanda noviga sistemo kaj tiu de scienca novigo.

 

    Trie, struktura reguligo signifas strategian reguligon de la ekonomia strukturo. La reguligo fokusas sur regulo de la strukturoj de postulo, industrio, regiono kaj tiu inter la urboj kaj la kamparo. Oni devas forte solvi la strukturan problemon, kiu malhelpas daŭrigeblan disvolviĝon de la ekonomio.

 

    Kvare, integrigo de la urbo kaj la kamparo estas por antaŭenpuŝi unuigon de la urboj kaj la kamparo, ekvilibrigi disvolviĝon de la urboj kaj la kamparo, plibonigi la sistemon de integrigo de la du flankoj kaj akceli la interŝanĝon de materialoj en egaleco inter la urboj kaj la kamparo. Finfine formiĝos novaj rilatoj inter la industrio kaj la agrikulturo, kaj inter la urboj kaj la kamparo.

 

    Kvine, oni pligrandigos la malfermon por plenamplekse altigi la nivelon de la malferm-orienta ekonomio. Estas grave, ke la malferm-orienta ekonomio estos reciproke profita, diversece ekvilibra, sekura kaj altefektiva. Oni devas ŝanĝi disvolvan stilon de la ekstera ekonomio kaj novigi la modon de malferma disvolviĝo por forte rezisti kontraŭ la internacia ekonomia risko.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio