Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gravaj atingoj sciencaj kaj teknikaj post la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-21

1

 

2

 

3

 


Efekta bildo de la satelito Chang-e n. 1 

 

    2007.10.24 Ĉinio sukcese pafis la 1-an lunsondan aparaton Chang-e n. 1 kaj per tio fariĝis unu el la landoj, kiuj havas la kapablon fari sondadon en la profunda spaco.

 

    2008.9.16 En la municipo Tianjin ekfunkciis la 1-a super-mili-miliarda komputilo la Shuguang-5000A; kaj oktobre de la sekva jaro, Ĉinio sukcesis elfari la 1-an milion-miliardan komputilsistemon la Tianhe n. 1.

 

    2008.9.25-28 Triumfe plenumiĝis la kunhoma spacoflugado de Shenzhou n. 7. Kaj Zhai Zhigang sukcesis en la unuafoja elkajutiĝo en spaco, helpe de la du aliaj ĉinaj kosmonaŭtoj Liu Boming kaj Jing Haipeng.

 


La stacio Kunlun 

 

    2009.1.27 Ĉinio finkonstruis la stacion Kunlun, la unuan branĉon de la Antarkta-kontinenta Scienca Esplorejo.

 

    2010.10.1 Ĉinio sukcese pafis la lunsondilon Chang-e n. 2.

 

    2011.4.10 La 8-a naviggvida satelito Beidou sukcese atingis la antaŭdifinitan transigan orbiton, markante finiĝon de la konstruado de la fundamenta sistemo por la sputnika naviggvidado en la sfero de la Granda Ursino.

 

    2011.9.29 Ĉinio sukcesis en propraj esplorado, farado kaj pafado de la celhava spacoflugilo Tiangong n. 1.

 

    2011.11.1 Sukcese ekflugis la kosmoŝipo Shenzhou n. 8. 2011.11.3 Unuafoje efektiviĝis senhoma sinkontakto de la kosmoŝipo Shenzhou n. 8 kaj la spacoflugilo Tiangong. 2011.11.17 Shenzhou n. 8 sukcese revenis al la tero.

 


La kosmoŝipo Shenzhou n. 9 en la pafturo 

 

    2012.6.16 Sukcese ekflugis la kosmoŝipo Shenzhou n. 9, kunportante la ĉinajn gekosmonaŭtojn Jing Haipeng, Liu Wang kaj Liu Yang. Estas la unua fojo por ĉina kosmonaŭtino enspaciĝi. 6.18 kaj 6.24 la kosmoŝipo Shenzhou n. 9 kontaktis la spacoflugilon Tiangong n. 1 aŭtomate kaj homo-regate; 6.29 glate surteriĝis la kosmoŝipo Shenzhou n. 9

 

    2012. 6.27 La kunhoma batiskafo Jiaolong atingis la profundon de 7 062 metroj, tio evidentiĝis kiel grava progreso de Ĉinio en ekipado kaj teknologio pri profunda maro.

 

    2012.7.4 Ekfunkciis la lasta 700-mil-kilovata generatoraro de la Trigorĝa Inĝenierio, markante la tutan ekfunkcion de 32 generatoraj grupoj en la Trigorĝa Elektrejo, kapacite la plej granda en la mondo.

 


La 1-a ĉina aviadilŝipo Liaoning 

 

    2012.9.25 La unua ĉina aviadilŝipo Liaoning oficiale aliĝis al la ĉina mararmeo. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la koncerna ceremonio kaj faris inspektadon surŝipe.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio