Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ting Bateer, gvidanto de la vilaĝo Sarulatuya sur stepo
2012-11-21

de HE YONG

 


Ting Bateer 

 

Li laboris sur stepo 38 jarojn kaj kondukis paŝtistojn suriri la vojon "disvolvi la produktadon, riĉigi la vivon kaj plibonigi la ekologian medion". Dank' al li la konstruado de la nova paŝtada regiono akiris grandan sukceson. Temas pri Ting Bateer, sekretario de la kompartia filio de la vilaĝo Sarulatuya, Abaga-gubernio en la subprovinco Xilinguole, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Ĉinio. Li estas elstara membro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj reprezentanto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. 

 

    Verdigi la stepon

 

    Ting Bateer estas filo de Ting Mao, major-generalo de la ĉina armeo. En la jaro 1974 diplomiĝinte el mezlernejo li venis al la vilaĝo Sarulatuya kaj eklaboris tie. Post la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ okazinta en 1978, multaj gejunuloj, kiuj venis en vilaĝojn por labori, revenis en sian hejmurbon. Oni opiniis, ke Ting Bateer certe estos la unua homo, kiu revenos al sia urbo. Sed li ĉiam donis ŝancon reveni en grandurbojn al aliaj kaj mem restadis sur la stepo por transformi ĝian postiĝintan fizionomion.

 

    Oni demandis lin: "Kial vi restis ĉi tie, kiam vi povis elekti alian vojon?" Li ĉiam kun rido respondis: "Ĉi tie mi povas plenumi mian deziron verdigi la stepon!"

 

    La vilaĝo Sarulatuya troviĝas inter sablejo kaj dezerto. Ĝi estis vilaĝo plej malbona ekomedie kaj plej postiĝinta ekonomie en la loko. Pro troa paŝtado kaj naturaj katastrofoj nemalmultaj herbejoj fariĝis sablejoj.

 

    Por verdigi la stepon kaj ripozigi la herbejon Bateer la unua praktikis alternan paŝtadon en la subprovinco. Li kondukis la paŝtistojn bredi malpli da ŝafojn kaj pli da bovojn, altigi kvaliton kaj levi efikecon en la produktado, klopodi por konstrui feriajn paŝtejojn por familioj kaj faris serion da renovigoj.

 

    Nun sur pli ol 50% de herbejoj en la vilaĝo realiĝis alterna paŝtado, la proporcio de plibonigo de brutoj atingis 97.9% kaj viveco revenis al la stepo.

 

    Por ke la paŝtistoj vivu pli bone

 

    La plej granda deziro en la koro de Bateer estas riĉigi la paŝtistojn.

 


Ting Bateer manĝigas bovojn. 

 

    Farante preleg-vojaĝon tra Ĉinio, Ting Bateer ricevis monhelpojn kun la totala sumo de pli ol 400 mil juanoj, kiujn donis al li diversaj lokaj registaroj kaj entreprenistoj. Per la monsumo li faris du aferojn: li aĉetis 25 bovidojn el Simmental kaj disdonis ilin al paŝtistoj por plibonigi specojn de lokaj bovoj; li ankaŭ aĉetis por 20 paŝtistaj familioj po 5 laktodonajn bovinojn por reguligi la bredan strukturon.

 

    Ting Bateer kondukis la paŝtistojn disvastigi turismon, prilaboradon de la tradiciaj laktaĵoj kaj tiun de sekigitaj bovaĵoj, ekologian bredadon de fiŝoj, forstumadon kaj sabloregadon por multigi la enspezon de la paŝtistoj. En la jaro 2011 la pokapa neta enspezo de la vilaĝo superis 12 mil juanojn, el kiuj 4.1 mil estis el enspezo de nepaŝtadaj aktivecoj.

 

    Antaŭe multaj paŝtistoj en la vilaĝo ne havis kovritajn enfermejojn kaj stalojn. Por solvi malfacilaĵojn de la paŝtistoj, Ting Bateer okazigis kunvenon de kadroj de la vilaĝo kaj decidis, ke la vilaĝo asignos 550 mil juanojn por konstrui 17 kovritajn enfermejojn, 8 stalojn, 25 cisternojn, 25 akvopumpajn putojn, tiel ke 80% de la paŝtistaj familioj en la vilaĝo ekhavis normajn kovritajn enfermejojn kaj ĉiuj paŝtistaj familioj havis stalojn. Por kuraĝigi gefilojn de paŝtistoj viziti lernejojn la vilaĝo ellaboris la politikon doni subvencion de 1 000 juanoj al gefiloj de paŝtistoj, kiuj trapasis ekzamenon por eniri en universitaton.

 

    Antaŭe la kultura vivo de la paŝtistoj estis relative monotona. Pro tio Ting Bateer starigis en la vilaĝo kulturan stacion por partoprenigi paŝtistojn en diversaj aktivadoj kultura, sporta kaj distra. Krom tio Bateer aĉetis por la paŝtistoj videobendojn, sonbendojn kaj librojn pri la brutobredo kaj herbo- kaj arbo-kultivado. Nun la kultura vivo de la paŝtistoj fariĝas pli kaj pli riĉa kaj multkolora.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio