Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Liu Yunshan
2012-11-19

 
Liu Yunshan

 

    Liu Yunshan, han-o, naskiĝis julie en la jaro 1947 en Xinzhou, urbo de la provinco Shanxi. Li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en aprilo de 1971, kaj eklaboris en septembro de 1966. Lia universitata kvalifiko estis donita de la Kadra Lernejo de KPĈ.

 

    Nun li estas membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato, estro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    1964-1968 lernanto de la Jining-a Instruista Lernejo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

 

    1968-1969 instruisto de la lernejo Bashi en la Maldekstra Flago de Tumod (flago estas administra divido de gubernia nivelo de la Interna Mongolio). Poste li laboris fizike en la komunumo Subugai de la Dekstra Flago de Tumod.

 

    1969-1975 funkciulo de la propaganda departemento de la Partia Komitato de la Dekstra Flago de Tumod de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

 

    1975-1982 raportisto de la agrikultura kaj brudobredada grupo de la filio de Xinhua-Novaĵ-Agentejo en la Interna Mongolio, vicestro de la menciita grupo kaj membro de la partia komitato de la agenteja filio. (1981.3-1981.8 lernis en la Kadra Lernejo de KPĈ.)

 

    1982-1984 vicsekretario de la regiona komitato de la Komunista Junulara Ligo de la Interna Mongolio.

 

    1984—1986 vicestro de la propaganda departemento de la regiona partia komitato de la Interna Mongolio.

 

    1986—1987 membro de la Konstanta Komitato de la Regiona Partia Komitato de la Interna Mongolio kaj estro de la propaganda departemento de la Interna Mongolio.

 

    1987—1991 konstanta membro de la Regiona Partia Komitato de la Interna Mongolio, ĝenerala sekretario de la Regiona Partia Komitato kaj sekretario de la partia labor-komitato de la departementoj rekte sub la aŭtonoma regiono.

 

    1991—1992 konstanta membro de la Regiona Partia Komitato de la Interna Mongolio kaj sekretario de la Partia Komitato de Chifeng de la Interna Mongolio.

 

    1992-1993 vicsekretario de la Partia Komitato de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj sekretario de la Partia Komitato de la urbo Chifeng. (1989-1992 lernanto pri fako de administrado de partiaj kaj politikaj aferaj en la koresponda kolegio sub la Kadra Lernejo de KPĈ).

 

    1993—1997 vicestro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    1997-2002 vicestro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de KPĈ kaj estro de la kabineto de la Direkta Komitato de la Centra Komitato de KPĈ pri la konstruado de la spirita civilizacio.

 

    2002-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, estro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    2012- konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, estro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    Kandidata membro de la 12-a kaj 14-a Centraj Komitatoj de KPĈ, membro de la 15-a, 16-a, 17-a kaj 18-a Centraj Komitatoj de KPĈ; membro la Politika Buroo kaj sekretario de la Sekretariejo de la 16-a kaj 17-a Centraj Komitatoj de KPĈ, membro de la Politika Buroo, konstanta membro de la Politika Buroo kaj sekretario de la Sekretariejo de la 18-a Centra Komitato de KPĈ.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio