Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Qishan
2012-11-19

 

 

    Wang Qishan, viro, hano, indiĝeno de Tianzhen de Shanxi-provinco, naskiĝis en julio de la jaro 1948, membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en februaro de la jaro 1983. Li eklaboris en januaro de la jaro 1969. Li diplomiĝis el la Nordokcidenta Universitato. Li estas supera ekonomikisto.

 

    Nuntempe li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de KPĈ; sekretario de la Centra Komisiono por Disciplin-Kontrolo de KPĈ; vicĉefministro kaj membro de la gvidanta grupo de la kompartio de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.

 

    1969 - 1971 edukita junulo en Fengzhuang-Komunumo de la gubernio Yan' an de Shaanxi-provinco

 

    1971 - 1973 laboranto de la muzeo de la provinco Shaanxi

 

    1973 - 1976 studento de la Historia Fakultato de la Nordokcidenta Universitato

 

    1976 - 1979 laboranto de la muzeo de la provinco Shaanxi

 

    1979 - 1982 esploristo-praktikanto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj

 

    1982 - 1986 estro de la studejo pri kamparaj politikoj sub la sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, direktoro de la centro de disvolva esploro sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio

 

    1986 - 1988 estro de la studejo pri kamparaj politikoj sub la sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, direktoro de la interliga oficejo de la centro de disvolva esploro sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj tiu de la oficejo de eksperimentaj regionoj de reformo en kamparo de la tuta lando, aganta direktoro kaj direktoro de la instituto pri disvolva esploro de la centro de disvolva esploro sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio

 

    1988 - 1989 ĝenerala direktoro de la ĉina kampara komisia kaj investa kompanio kaj sekretario de la kompartia komitato en la kompanio

 

    1989 - 1993 ĝenerala vicdirektoro de la Ĉina Konstrua Banko kaj membro de la gvidanta grupo de la kompartio en la banko (de septembro ĝis novembro de la jaro 1992 lernanto de la perfektiga kurso por provincnivelaj gvidantoj sub la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio)

 

    1993 - 1994 vicdirektoro de la Ĉina Popola Banko kaj membro de la gvidanta grupo de la kompartio en la nomita banko

 

    1994 - 1996 direktoro de la Ĉina Popola Konstrua Banko kaj kompartia sekretario en la nomita banko

 

    1996 - 1997 direktoro de la Ĉina Konstrua Banko kaj kompartia sekretario en la nomita banko

 

    1997 - 1998 membro de la konstanta komitato de la kompartio en la provinco Guangdong

 

    1998 - 2000 membro de la konstanta komitato de la kompartio en la provinco Guangdong kaj vicestro de la provinco

 

    2000 - 2002 direktoro de la oficejo de la Ŝtata Komisiono de Disvolvado kaj Reformado sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj sekretario de la gvidanta grupo de la kompartio

 

    2002 - 2003 sekretario de la kompartia komitato de Hainan-provinco kaj prezidanto de la Popola Kongreso de la provinco

 

    2003 - 2004 vicsekretario de la kompartia komitato de la pekina registaro, aganta vicurbestro de Pekino kaj plenuma prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj

 

    2004 - 2007 vicsekretario de la kompartia komitato de la pekina registaro, urbestro de Pekino; plenuma prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj kaj vicsekretario de la gvidanta grupo de la kompartio

 

    2007 - 2008 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio

 

    2008 - 2011 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, membro de la gvida grupo de la kompartio; prezidanto de la Organiza Komitato por la Ŝanhaja Monda Eksplozicio en 2010

 

    2011 - 2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio; vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj membro de la gvida grupo de la kompartio

 

    2012 – membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, sekretario de la Centra Komisiono por Disciplino-Kontrolo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj membro de la gvida grupo de la kompartio

 

    Kandidato-membro de la 15-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, membro de la 16-a, 17-a kaj 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, membro de la Politika Buroo de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio; membro de la Politika Buroo de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia konstanta komitatano; membro, konstanta komitatano kaj sekretario de la 18-a Centra Komisiono por Disciplino-Kontrolo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

Tradukita de Zhang Xiaotong

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio