Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhang Gaoli
2012-11-19

 

    Zhang Gaoli, han-o, naskiĝis en novembro de 1946, en Jinjiang en Fujian-provinco, membriĝis al KPĈ en decembro de 1973, diplomiĝis el la Fakultato de Planado kaj Statistiko de la Universitato de Xiamen, kaj eklaboris en aŭgusto de 1970.

 

    Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, kaj sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin.

 

    1965-1970 studento pri planado kaj statistiko en la Ekonomika Fakultato de la Xiamen-a Universitato.

 

    1970-1977 laboristo; oficeja sekretario de la Produkta Komandejo; sekretario de Ĝenerala Filio de la Komunisma Junulara Ligo (KJL) de Politika Departemento; vicsekretario de Komitato de KJL de la Petrola Kompanio sub la Ministerio de Petrola Industrio en Maoming, Guangdong-provinco.

 

    1977-1980 sekretario de Ĝenerala Filio de KPĈ kaj politika instruisto de 1a laborejo; kaj vicsekretario kaj sekretario de la Partia Komitato de la Rafinejo de la Petrola Kompanio sub la Ministerio de la Petrola Industrio en Maoming, Guangdong.

 

    1980-1984 konstanta membro de la Partia Komitato, estro de sekcio pri planizado, kaj vicdirektisto de la Petrola Kompanio sub la Ministerio de la Petrola Industrio en Maoming.

 

    1984-1985 vicsekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Maoming, Guangdong-provinco, direktoro de la Petrola Kompanio sub la Ĉina Petrolkemia Korporacio en Maoming.

 

    1985-1988 direktoro kaj sekretario de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj de la Guangdong-provinca Ekonomia Komisiono.

 

    1988-1992 vicestro de Guangdong-provinco.

 

    1992-1993 vicestro de Guangdong-provinco; direktoro, kaj sekretario de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj; de la Guangdong-provinca Komisiono de Planado.

 

    1993-1994 membro de la Konstanta Komitato de la Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; vicestro de Guangdong-provinco; direktoro kaj sekretario de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj de la Guangdong-provinca Komisiono de Planado.

 

    1994-1997 membro de la Konstanta Komitato de Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; vicestro de Guangdong-provinco; ĉefo de la Gvida Grupo por Planado kaj Kunordigo de Ekonomia Zono de la Perlo-Rivera Delto.

 

    1997-1998 membro de la Konstanta Komitato de la Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; vicestro de Guangdong-provinco; sekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Shenzhen.

 

    1998-2000 vicsekretario de la Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; sekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Shezhen.

 

    2000-2001 vicsekretario de la Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; sekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Shenzhen; prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Shenzhen.

 

    2001-2002 vicsekretario de la Shandong-provinca Komitato de KPĈ; aganta estro kaj estro de Shandong-provinco.

 

    2002-2003 sekretario de la Shandong-provinca Komitato de KPĈ; estro de Shandong-provinco.

 

    2003-2007 sekretario de la Shandong-provinca Komitato de KPĈ; prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Shandong.

 

    2007-2007 sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin.

 

    2007-2012 membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de KPĈ; sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin.

 

    2012- konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin.

 

    Kandidato-membro de la 15a Centra Komitato; membro de la 16a, 17a kaj 18a Centraj Komitatoj; membro de la Politika Buroo de la 17a Centra Komitato; membro de la Politika Buroo kaj ĝia Konstanta Komitato de la 18a Centra Komitato.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio