Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yu Zhengsheng
2012-11-19

 

 

    Yu Zhengsheng, han-o, naskiĝis en aprilo de 1945 en Shaoxing de Zhejiang-provinco. Li eklaboris en aŭgusto de 1963 kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en novembro de 1964. Li diplomiĝis el la fako de aŭtomata kontrolo de balistika misilo en la fakultato de misila inĝenierio de la Harbina Instituto de Milita Inĝenierio. Li estis inĝeniero.

 

    Nun li funkcias kiel membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo.

 

    1963-1968 studento de la fako de aŭtomata kontrolo de balistika misilo en la fakultato de misila inĝenierio de la Harbina Instituto de Milita Inĝenierio.

 

    1968-1971 teknikisto de la 6-a Radia Fabriko de Zhangjiakou, Hebei-provinco.

 

    1971-1975 teknikisto kaj respondeculo de la Radia Fabriko Qiaoxi en Zhangjiakou, Hebei-provinco.

 

    1975-1981 teknikisto kaj inĝeniero de la Instituto de Disvastigo kaj Apliko de Elektronikaj Teknikoj sub la 4-a Ministerio de Mekanika Industrio.

 

    1981-1982 vicĉefinĝeniero de la Instituto de Disvastigo kaj Apliko de Elektronikaj Teknikoj sub la 4-a Ministerio de Mekanika Industrio.

 

    1982-1984 vicdirektoro de la Instituto de Disvastigo kaj Apliko de Elektronikaj Teknikoj sub la Ministerio de Elektronika Industrio, estro kaj vicĉefinĝeniero de la 2-a sekcio de la Administracio de Komputila Industrio sub la Ministerio de Elektronika Industrio, direktoro de la sekcio de mikrokomputila administrado, vicestro de la planada departemento de la Ministerio de Elektronika Industrio.

 

    1984-1985 vicprezidanto kaj membro de la gvida grupo de partiaj membroj de la Ĉina Handikapula Fondaĵo.

 

    1985-1987 vicsekretario de la Partia Komitato de Yantai, Shandong-provinco.

 

    1987-1989 vicsekretario de la Partia Komitato kaj urbestro de Yantai, Shandong-provinco.

 

    1989-1992 vicsekretario de la Partia Komitato, vicurbestro kaj urbestro de Qingdao, Shandong-provinco.

 

    1992-1994 konstanta membro de la Partia Komitato de Shandong-provinco, sekretario de la Partia Komitato kaj urbestro de Qingdao.

 

    1994-1997 konstanta membro de la Partia Komitato de Shandong-provinco kaj sekretario de la Partia Komitato de Qingdao.

 

    1997-1998 sekretario de la gvida grupo de partiaj membroj kaj vicministro de la Ministerio de Konstruado.

 

    1998-2001 sekretario de la gvida grupo de partiaj membroj kaj ministro de la Ministerio de Konstruado.

 

    2001-2002 sekretario de la Partia Komitato de Hubei-provinco.

 

    2002-2003 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Partia Komitato kaj prezidanto de la Popola Kongreso de Hubei-provinco.

 

    2003-2007 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la Partia Komitato de Hubei-provinco.

 

    2007-2008 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo.

 

    2008-2011 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo, la unua vicdirektora komitatano de la Organiza Komitato kaj direktoro de la plenuma komitato de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010.

 

    2011-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo.

 

    2012- membro de la Konstanta komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo.

 

    Li estis kandidato-membro de la 14-a Centra Komitato de KPĈ, membro de la 15-a, 16-a, 17-a kaj 18-a Centraj Komitatoj de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la 16-a kaj 17-a Centraj Komitatoj de KPĈ, kaj nun estas konstanta membro de la Politika Buroo de la 18-a Centra Komitato de KPĈ.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio